乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(9)

Mahaprajnaparamita’ estas vorto sanskrita, kiu signifas ‘la grandan saĝon por atingi la alian bordon’ (t.e. atingi la budho-veron). Tio, kion ni devas fari, estas praktiki ĝin en nia menso anstataŭ teni ĝin nur sur la lipoj, kaj tute ne gravas, ĉu ni ĝin recitas aŭ ne. Nur recitado sen mensa praktiko estas egala al fantomo, iluzio, rosguto aŭ ekbrilo de fulmo. Aliflanke, se ni praktikas ĝin en la menso kaj ankaŭ tenas ĝin sur la lipoj, tiam ni trovos, ke nia menso estas en akordo kun kio estas de ni buŝe ripetata. Ĉar nia naturo mem estas budho, kaj aparte de tiu ĉi naturo ekzistas neniu alia budho.

§2-03

“Kio do estas ‘Maha’? Ĝi signifas ‘granda’. La mezuro de la menso estas vasta kaj granda, kiel la malpleneco de la spaco, senfina kaj senlima, nek ronda nek kvadrata, nek granda nek malgranda, nek verda nek flava, nek ruĝa nek blanka, nek supra nek suba, nek longa nek mallonga, nek kolera nek ĝoja, nek prava nek malprava, nek bona nek malbona, nek unua nek lasta. Ĉiuj kŝetraoj (sanskrite: kṣetra; tero, kampo) de la budhoj estas malplenaj kiel la spacego. Nia transcenda naturo propre estas malplena, kaj neniu unuopa darmo povas esti atingita. Kaj tia estas ankaŭ nia Vera Naturo, kiu estas vera ‘Absoluta Malpleno’.

“Miaj amikoj en la boneco, kiam vi aŭdas min paroli pri malpleneco, ne tuj alkroĉiĝu al ĝi. La afero plej grava estas eviti la alkroĉiĝon al la malpleneco. Se vi sidas kviete kun malplena menso, tiam vi restas en la stato de ‘malpleno de indiferenteco’.

§2-04

“Miaj amikoj en la boneco, la senlima spaco de la universo estas kapabla enteni miriadojn da ekzistaĵoj de diversaj formoj, kiel ekz. la suno, la luno, la steloj, la tero, la montoj, la riveroj, la fontoj, la arbaroj, la veprejoj, la bonaj kaj malbonaj homoj, la bonaj kaj malbonaj darmoj, la ĉieloj, la inferoj, la grandaj oceanoj, kaj la montoj de Sumeru (sanskrite: sumeru; la plej alta monto staranta en la centro de la mondo en budhisma kosmologio) — ili ĉiuj estas ampleksitaj en la malpleno, kaj tia estas ankaŭ la malpleneco de nia naturo.

“Miaj amikoj en la boneco, nia Vera Naturo ampleksas ĉiujn ekzistaĵojn, kaj tio signifas ‘granda’; sekve ĉiuj ekzistaĵoj estas interne de nia naturo. Se ni vidas bonecon aŭ malbonecon de aliaj homoj sen havi inklinon aŭ malinklinon al ĝi, sen implikiĝi en ĝi, tiam nia menso estas malplena kiel la spacego. Tiuokaze ni povas diri, ke nia menso estas granda. Jen kial ni nomas ĝin ‘Maha’.

§2-05

“Miaj amikoj en la boneco, la iluziitoj kutime parolas sen praktiko, dum la saĝaj homoj ĉiam faras efektivan praktikon per sia menso. Sin trovas ankaŭ kategorio de iluziitoj, kiuj kviete sidas kaj penas teni sian menson tute neokupita. Ili detenas sin de penso pri io ajn kaj nomas sin ‘granda’. Kun tia hereza vidpunkto, tiuj homoj apenaŭ valoras, ke ni parolu kun ili.

“Miaj amikoj en la boneco, vi devas scii, ke la menso estas vasta kaj granda en mezuro, ĉar ĝi kapablas ampleksi la tutan darmadatuon (sanskrite: dharmadhātu; la sfero de la Leĝo, t.e. la Universo). Kiam ĝi estas uzata, ĉio estas klare konata. Uzu ĝin kaj vi scios ĉion. Ĉar ĉio estas en unu kaj unu en ĉio, tial kiam nia menso funkcias sen obstaklo kaj estas libera ‘veni’ aŭ ‘foriri’, tiam sin trovas ‘praĝnao’.

§2-06

“Miaj amikoj en la boneco, ĉia saĝo de praĝnao venas de la Vera Naturo kaj ne de la ekstera fonto. Ne havu eraran nocion pri tio. Tio ĉi estas nomata ‘memuzo de la Vera Naturo’. Kiam tatatao estas konata, oni estos libera de la iluzio por ĉiam.

“Ĉar la amplekso de la menso estas por grandaĵoj, ni ne devas praktiki agojn bagatelajn (kiel ekz. kviete sidi kun menso tute neokupita). Ne parolu tutajn tagojn pri la malpleneco sen praktiki ĝin en la menso. Tiu, kiu agas tiamaniere, povas simili ordinarulon, kiu pretendas esti reĝo kaj neniam fariĝos tia. Praĝnao neniam povas esti atingita en tiu ĉi maniero, kaj tiuj, kiuj tiel kondutas, ne estas miaj disĉiploj.

§2-07

“Miaj amikoj en la boneco, kio do estas praĝnao? Ĝi signifas saĝon. Se ni, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj, konstante tenas nian penson libera de stulta deziro, kaj saĝe agas en ĉiuj okazoj, tiam ni praktikas praĝnaon. Unu stulta ideo estas sufiĉa por malaperigi praĝnaon, dum unu saĝa penso povas ĝin reaperigi. La homoj en stulteco aŭ sub iluzio ĝin ne vidas; ili paroladas pri ĝi per la lango, sed ilia menso restas stulta. Ili ĉiam diras al si: mi praktikas (责任编辑:admin)