世界语版《六祖法宝坛经》(14)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
ĈAPITRO 3KLARIGO DE DUBOJ
§3-01 Iun tagon, la prefekto Wei gastigis la Patriarkon kaj liajn sekvantojn per vegetara manĝo. Ĉe la fino de la bankedo la prefekto petis la Patriarkon preni la altan sidlokon kaj doni darman paroladon. Denove farinte ceremonian koŭtoŭadon (koŭtoŭi: surgenuiĝi kaj respektege riverenci kap-al-tere) al la majstro kune kun la aliaj ĉeestantaj registaraj oficistoj, kleruloj kaj ordinaruloj, la prefekto diris: “Mi aŭdis la predikon de Via Sankteco. Ĝi estis tiel profunda kaj mirinda, ke ĝi estis super nia mizera komprenpovo, kaj mi havas kelkajn dubojn, kiujn mi esperas, ke vi klarigos por ni.” “Se vi havas dubojn,” respondis la Patriarko, “bonvolu demandi, kaj mi klarigos.” “Tio, kion vi predikis, estis la fundamentaj principoj instruitaj de Bodidarmo (sanskrite: Bodhidharma; majahana budhano, kiu venis en Ĉinion en la 6-a jarcento por disvolvi ĉinan budhisman skolon, nome skolon de djano aŭ ĉina zeno), ĉu ne?” “Jes,” respondis la Patriarko. “Mi aŭdis, ke kiam Bodidarmo unuafoje intervidiĝis kun la imperiestro Wu de la dinastio Liang por konverti tiun,” diris la prefekto, “la imperiestro demandis, kiajn meritojn li jam akiris al si el la konstruigado de temploj, la bonzigo de homoj kaj la donado de almozoj kaj vegetaraj regaloj al la samgo dum la vivo, kaj la Granda Majstro respondis, ke ĉio tio alportis al li neniajn meritojn. Mi ne povas kompreni, kial li donis tian respondon. Bonvole faru al ni klarigon.” “Ĉio tio ja alportis neniajn meritojn,” respondis la Patriarko. “Ne dubu pri la vortoj de la Saĝulo. La menso de la imperiestro Wu estis iluziita, kaj li ne konis la ortodoksan instruon. Tiaj agoj, kiaj estas la konstruigado de temploj, la bonzigo de homoj kaj la donado de almozoj al la samgo, alportas al la farinto nur feliĉojn, kiuj ne devas esti prenataj por meritoj. Meritoj devas esti trovitaj interne de la darmakajao (sanskrite: dharmakāya; la darmo-korpo de la budho; la nemateriala, nevidebla kaj senmorta korpo de la budho; la spirita korpo), kaj ili havas nenian rilaton al la atingitaj feliĉoj.”
§3-02 La Patriarko daŭrigis: “La konado de sia Vera Naturo estas ‘Gong’ (bonaj meritoj) kaj tenado de la egaleco kontraŭ ĉiuj vivaj estaĵoj estas ‘De’ (bona kvalito, virto). Kiam nia mensa aktiveco funkcias sen ĝenaĵoj, tiel ke ni povas konstante koni la veran staton kaj la misteran funkciadon de nia menso, tiam ni povas esti konsiderataj kiel jam akirintaj Gong De (veraj meritoj). Interne, teni la menson en humileco estas Gong, kaj ekstere, konduti laŭ la deco estas De. Lasi ĉiujn aferojn esti la manifestaĵoj de la Vera Naturo estas Gong, kaj liberigi sian menson disde ĉiaj pensoj estas De. Ne deflankiĝi de la Vera Naturo estas Gong, kaj ne malpurigi la menson dum la uzo de ĝi estas De. Se vi serĉos meritojn interne de la darmakajao kaj praktikos tion, kion mi ĵus diris, tiam vi akiros verajn meritojn. Tiu, kiu laboras por meritoj, ne malestimas la aliajn, kaj ĉiuokaze li traktas ilin kun respekto. Tiu, kiu kutimas rigardi de alte aliajn kaj ne rompis kun ‘mi’, ‘mia’ kaj ‘min’, ne povas havi sian Gong. Pro sia egoismo kaj sia kutima malestimo al ĉiuj aliaj, li kompreneble ne konas sian Veran Naturon, kio montras, ke al li mankas De. “Miaj amikoj en la boneco, kiam nia mensa aktiveco laboras sen interrompo, tiam tio estas Gong; kaj kiam nia menso funkcias en rekta maniero (t.e. en maniero simpla, lojala), tiam tio estas De. Kulturi sian menson estas Gong, kaj kulturi nian konduton estas De. “Miaj amikoj en la boneco, la meritoj devas esti serĉataj interne de la Vera Naturo kaj ili ne povas esti akiritaj per donado de almozoj kaj vivtenado de bonzoj, ktp. Tial ni devas fari distingon inter la feliĉoj kaj la meritoj. Sin trovas ja nenio erara en kio estas dirita de nia Patriarko Bodidarmo. Estas la imperiestro Wu mem, kiu ne konas la veron.”
§3-03 La prefekto ree demandis: “Mi rimarkas, ke bonzoj kaj laikoj kutime recitas la nomon de Amitabo kun la espero naskiĝi en la Pura Lando de la Okcidento. Por forigi miajn dubojn, bonvolu diri al mi, ĉu estas eble por ili naskiĝi tie aŭ ne.” “Atente aŭskultu min, sinjoro,” respondis la Patriarko, “kaj mi klarigos. Laŭ la sutro dirita de nia Sinjoro Budho en la urbo Shravasti por kondukado de homoj al la Pura Lando, estas tre klare, ke la Pura Lando ne estas malproksima de tie, kie ni estas. La distanco estas fizike cent ok mil lioj, kiu efektive simbolas ‘dek malbonojn’ kaj ‘ok erarojn’ interne de ĉiu el ni. Por homoj de malsupereca menso certe ĝi estas malproksima, dum por homoj de supereca menso ĝi estas tre proksima. (责任编辑:admin) |