世界语版《六祖法宝坛经》(6)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
“Ricevinte la robon kaj la bovlon en la noktomezo, mi diris al la Patriarko, ke mi, sudano, ne konas la ĉi-tieajn montajn vojetojn, kaj ke estas malfacile por mi atingi la riveron por preni ŝipon. “‘Vi ne bezonas maltrankviliĝi,’ li diris. ‘Mi akompanos vin ĝis tie.’ “Li do akompanis min ĝis Jiujiang-poŝtostacio kaj tie ordonis min enboatiĝi. Kiam li persone ekremis por mi, mi petis lin sidiĝi kaj lasi al mi fari la remadon. ‘Estas dece, ke mi remu por vi,’ li diris. (Aludo pri la maro de naskiĝo kaj morto, kiun oni devas transpasi antaŭ ol la bordo de Nirvano povos esti atingita.) “Al tio mi respondis: ‘Kiam oni estas sub iluzio, oni devas esti gvidata de sia instruanto por la transpaso; sed eklumiĝinte, oni devas sin mem transpasigi. Kvankam la vorto “transpasi” estas la sama, tamen ĝia uzo malsamas en ĉiu okazo. Ĉar mi naskiĝis en apud-landlima regiono, mia prononcado ne estas tute ĝusta, sed, malgraŭ tio, dank’ al via favoro mi heredis la Darmon. Nun mi jam eklumiĝis, kaj kompreneble estas dece, ke nur mi mem transpasu la maron de naskiĝo kaj morto per la kono de mia propra Vera Naturo.’
§1-20 “‘Tre prave, tre prave!’ li konsentis. ‘De nun dank’ al vi la Budhismo (t.e. la Djana Skolo) fariĝos tre populara. Tri jarojn post via disiĝo for de mi, mi forlasos tiun ĉi mondon. Adiaŭ, nun vi jam povos komenci vian vojaĝon. Iru kiel eble plej rapide al la sudo. Ne tro baldaŭ faru la predikon, ĉar la Darmo ne estas tiel facile disvastigita.’ “Dirinte adiaŭ, mi forlasis lin kaj iris rekte al la sudo. Post ĉirkaŭ du monatoj mi atingis la monton Dayu. “Reveninte al sia templo, la Patriarko ne aperis en la predika halo dum pluraj tagoj. Scivolaj, la disĉiploj iris demandi pri lia farto: ‘Nia Patriarko ja malofte malsanas kaj malofte ĉagreniĝas — ĉu vi estas malsana?’ La Kvina Patriarko respondis: ‘Mi ne malsanas, sed la robo kaj la bovlo jam estas portataj suden.’ Ili ree demandis: ‘Kiu heredis ilin?’ Li respondis: ‘La persono kapabla.’ (La originala ‘能者’ [nengzhe] signifas ‘la kapablulon’ aŭ ‘tiun, kiu ĝin meritas’, kaj samtempe aludas Huineng.) “Ili ĉiuj ekkomprenis, ke estas mi, kiu ilin heredis. Poste centoj da homoj komencis min postkuradi kun la intenco rabi la robon kaj la bovlon for de mi.
§1-21 “Inter ili sin trovis bonzo nomata Huiming, kies laika familinomo estis Chen. Li iam estis generalo de la kvara rango en sia laika vivo. Liaj manieroj estis krudaj kaj lia temperamento brutala. El la postkurantoj li plej forte deziris min kapti kaj kuris plej rapide. Kiam li min preskaŭ atingis, mi ĵetis la robon kaj la bovlon sur rokon kaj diris: ‘Tiu ĉi robo estas nenio alia, ol simbolo. Kia estos la utilo, se oni ĝin perforte prenos for de mi?’ Poste mi kaŝis min en herboj. “Kiam li atingis la rokon, li provis levi ilin, sed ili rifuzis moviĝi. Li do kriis: ‘Laiko-frato, laiko-frato (Huineng tiam ankoraŭ ne estis bonzo), mi venas por la Darmo, ne por la robo.’ “Tiam mi eliris el mia kaŝejo kaj sidiĝis sur la roko kun la kruroj krucitaj antaŭ mi. Li riverence salutis min kaj diris: ‘Laiko-frato, bonvole prediku al mi.’
§1-22 “‘Ĉar vi venas por la Darmo,’ mi diris, ‘vin do detenu de ĉiaj pensoj kaj tenu vian menson malplena, kaj tiam mi predikos al vi.’ “Li silente sin preparis por tio dum sufiĉe longa tempo, antaŭ ol mi rekomencis diri: ‘Kiam vi nun pensas nek pri bono, nek pri malbono, via estimata moŝto, kia do estas via vera vizaĝo (la Vera Naturo) ĝuste en tiu ĉi momento?’ “Aŭdinte tion, li tuj eklumiĝis kaj plu demandis: ‘Krom tiuj esoteraj vortoj kaj esoteraj ideoj, kiujn vi ĵus diris, ĉu estas ankoraŭ aliaj instruoj esoteraj?’ “‘Tio, kion mi diras al vi, ne estas esotera,” mi respondis. “Sed se vi turnos vian lumon internen, vi trovos tion, kio estas esotera ĝuste en vi mem.’
§1-23 “‘Malgraŭ mia restado en Huangmei kun la Patriarko,’ li diris, ‘mi ne vere konis mian veran vizaĝon (la Veran Naturon). Dank’ al via gvido mi nun sentas min kiel akvotrinkanto, kiu mem konas la varmecon aŭ malvarmecon de la akvo. Laiko-frato, de nun vi estas mia instruanto.’ “Mi diris: ‘Se estas tiel, ni do estu kundisĉiploj de la Kvina Patriarko. Bone zorgu pri vi mem, kaj adiaŭ!’ (责任编辑:admin) |