乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(39)

§8-12

Zhang subite atingis grandan eklumiĝon kaj komponis la jenan gataon:

Ĉar oni alkroĉiĝas al la ideo pri “nepermanenteco”,

La Budho predikis pri la “permanenteco”.

Tiu, kiu ne komprenas, ke tio estas nur vort-lertaĵo,

Povas simili la infanon, kiu kolektas ŝtonetojn kaj nomas ilin gemoj.

Sen penoj de mia flanko

La budho-naturo mem sin manifestas.

Tio estas ŝuldata nek al la instruado de mia majstro,

nek al mia propra atingo.

“Nun vi jam kompletiĝis,” diris la Patriarko. “De nun vi devas esti nomata Zhiche (plena ekkompreno).” Zhiche dankis la Patriarkon, koŭtoŭis kaj foriris.

§8-13

Iu dektri-jara knabo nomata Shenhui, kiu estis membro de la Gao-familio de Xiangyang, alvenis de la templo Yuquan (kie predikis la majstro Shenxiu de la Norda Skolo), por fari omaĝon al la Patriarko.

“Mia amiko,” diris la Patriarko, “vi faris tre longan kaj malfacilan vojaĝon por veni ĉi tien. Sed, ĉu vi povus diri al mi, kio estas via fundamenta principo? Se vi povas, vi certe jam konas ĝian posedanton (nome la Veran Naturon). Do bonvole diru ion.”

“Mi prenas ‘ne-alkroĉiĝon’ kiel mian fundamentan principon, kaj ‘vidon’ (t.e. ekkono) kiel ĝian ‘posedanton’,” respondis Shenhui.

“Vi, novico-bonzo, taŭgas por nenio krom tiele parolaĉi!” riproĉis la Patriarko kun miro.

Shenhui do demandis la Patriarkon:

“Ĉu vi, Via Sankteco, vidas aŭ ne en via meditado?”

§8-14

La Patriarko frapis lin trifoje per sia bastono kaj demandis: “Ĉu vi sentas doloron aŭ ne?”

“Doloron kaj ne doloron,” respondis Shenhui.

“Mi do vidas kaj ankaŭ ne vidas,” respondis la Patriarko.

“Kial do vi vidas kaj ne vidas?” demandis Shenhui.

“Tio, kion mi vidas, kaj ofte vidas,” respondis la Patriarko, “estas miaj kulpoj en mia menso. Tio, kion mi ne vidas, estas la bono kaj malbono de aliaj. Jen kial mi vidas kaj ne vidas. Nu, bonvolu diri al mi, kion vi volas diri per ‘doloron kaj ne doloron’. Se vi sentas nenian doloron, vi similus pecon de ligno aŭ ŝtono. Aliflanke, se vi sentas doloron, vi estas la sama kiel ordinara persono, kiu havas koleron kaj malamon en la sama tempo.

“La ‘vido’ kaj ‘nevido’, pri kiuj vi demandas, estas du ekstremoj, dume la ‘doloro kaj ne doloro’ apartenas al tio, kio ‘estiĝas kaj malestiĝas’. Sen vidi vian propran Veran Naturon, vi aŭdacas eĉ artifike trompi aliajn.”

Koŭtoŭante al la Patriarko, Shenhui petis lian pardonon kaj dankis lin pro la instruo.

§8-15

La Patriarko ree alparolis lin dirante: “Se via menso estas iluziita kaj vi ne povas vidi vian Veran Naturon, tiam vi devas serĉi instruon de bona kaj klera amiko. Se, aliflanke, vi atingos eklumiĝon, vi vidos vian Veran Naturon. Tiam vi povos fari vian praktikadon laŭ la Darmo. Nun ke vi estas sub iluzio kaj ne vidas vian Veran Naturon, vi aŭdacas eĉ veni demandi, ĉu mi vidas aŭ ne (mian Veran Naturon). Mi kompreneble scias, kion mi mem vidas, sed tio neniel helpas al vi liberiĝi de via iluziiteco. Simile, se vi vidus vian Veran Naturon, via vido estus senutila al mi. Tial, anstataŭ demandi aliajn, kial vi ne penas ĝin vidi kaj koni por vi mem?”

Foj-refoje kaj senhalte koŭtoŭante, Shenhui sin kulpigis kaj denove petis pardonon de la Patriarko. De tiam li diligente servis ĉe la Patriarko kaj ĉiam eskorte akompanis lin.

§8-16

Iun tagon la Patriarko alparolis siajn disĉiplojn dirante: “Mi havas objekton, kiu havas nek kapon, nek voston, nek nomon, nek vorton, nek antaŭon, nek malantaŭon. Kiu do el vi scias, kio ĝi estas?”

Shenhui paŝis antaŭen kaj respondis: “Ĝi estas la origino de ĉiuj budhoj kaj ankaŭ la budho-naturo de Shenhui.”

“Mi jam klare diris al vi, ke ĝi havas nenian nomon, kaj tamen vi nomas ĝin ‘origino’ kaj ‘budho-naturo’. En la estonteco, eĉ se vi enfermos vin en malgranda kabano pajle tegmentita por asketeca praktikado, vi fariĝos ne pli bona ol disĉiplo kapabla nur fari interpretadon (anstataŭ de intuicia eklumiĝo).” (责任编辑:admin)