乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(22)

§6-08

“Miaj amikoj en la boneco, ĉar ni ĉiuj jam faris la kvar grandajn ĵurpromesojn, nun lasu al mi instrui la ‘Senformajn Trioblajn Rifuĝojn’:

“Miaj amikoj en la boneco, ni prenu rifuĝon en la Eklumiĝo, ĉar ĝi estas la kulmino kiel de praĝnao, tiel ankaŭ de punjao (sanskrite: puṇya; bonaj agoj; merito; feliĉo). Ni prenu rifuĝon en la Ortodokseco, ĉar ĝi estas la plej bona maniero senigi nin je la deziroj. Ni prenu rifuĝon en la Pureco, ĉar ĝi estas la plej nobla kvalito de ĉiuj vivaj estaĵoj.

“Ekde nun, lasu al la iluminiĝinto esti nia instruanto kaj neniam akcepti maraon (sanskrite: māra; la personiĝo de malbono; malbona spirito; demono) kaj iun ajn herezulon kiel nian gvidanton. Tion ĉi ni devas konfirmi al ni mem per konstanta alvoko al la ‘Tri Juveloj’ de nia Vera Naturo, en kiuj, miaj amikoj en la boneco, mi konsilas al vi preni rifuĝon. Ili estas:

Budho, kiu staras por Eklumiĝo.

Darmo, kiu staras por Ortodokseco.

Samgo, kiu staras por Pureco.

§6-09

“Kiam nia menso prenas rifuĝon en la Eklumiĝo, ni estos liberaj de pensoj malbonaj kaj iluziaj, konos malpli da deziroj kaj pli da kontenteco, kaj ne plu estos katenitaj de avido kaj volupto. Tio estas konata kiel la kulmino de praĝnao kaj punjao.

“Kiam nia menso prenas rifuĝon en la Ortodokseco, ni estos ĉiam liberaj de eraraj opinioj, ĉar sen eraraj opinioj sin trovos nek egoismo, nek aroganteco, nek alkroĉiĝo, nek amligiteco. Tio estas konata kiel la plej bona maniero senigi nin je la deziroj.

“Kiam nia menso prenas rifuĝon en la Pureco, nia Vera Naturo ne estos makulita en ĉiaj cirkonstancoj de tedaj sensobjektoj, de amo, kaj de avido. Jen kio estas nomata la plej nobla kvalito de ĉiuj vivaj estaĵoj.

§6-10

“Praktiki la ‘Trioblan Rifuĝon’ en la maniero ĉi-supre menciita signifas preni rifuĝon en nia propra memo (t.e. en la persona propra Vera Naturo). Malkleraj personoj prenas la ‘Trioblajn Rifuĝojn’ tage kaj nokte, sed ili ne komprenas tion ĉi. Se ili diras, ke ili prenas rifuĝon en la Budho, ĉu ili scias, kie Li estas? Kaj se ili ne povas vidi la Budhon, kiel do ili povas preni rifuĝon en Li? Ĉu tia aserto ne egalas malplenan parolon?

“Miaj amikoj en la boneco, ĉiu el vi devas konsideri kaj ekzameni tiun ĉi punkton por vi mem kaj ne lasas vian energion esti misuzata. La sutro klare diras, ke ni devas ‘preni rifuĝon en la Budho interne de ni mem’, anstataŭ ‘preni rifuĝon en alia Budho’. Plie, se ni ne prenas rifuĝon en la Budho interne de ni mem, tiam sin trovas neniu alia loko por nia rifuĝo.

“Bone komprenante tiun ĉi punkton, ĉiu el ni devas preni rifuĝon en la ‘Tri Juveloj’ interne de nia menso. Interne, ni devas regi nian menson; ekstere, ni devas esti respektemaj al la aliaj. Jen la ĝusta maniero preni rifuĝon interne de ni mem.

§6-11

“Miaj amikoj en la boneco, ĉar ĉiu el vi jam prenis la Trioblan Rifuĝon, mi nun parolos al vi pri la Tri Korpoj de la Budho de nia Vera Naturo, por ke vi povu vidi tiujn ĉi Tri Korpojn kaj klare ekkompreni nian Veran Naturon. Bonvolu atente aŭskulti kaj ripeti la jenon post mi:

Kun nia fizika korpo, ni prenas rifuĝon en la Pura Darmakajao de Budho.

Kun nia fizika korpo, ni prenas rifuĝon en la Perfekta Sambogakajao (sanskrite: sambhogakāya; manifestiĝo-korpo; la dua el la tri korpoj de budho) de Budho.

Kun nia fizika korpo, ni prenas rifuĝon en la Miriadoj da Nirmanakajaoj (sanskrite: nirmāṇakāya; enkarniĝo-korpo; transformiĝo de budho) de Budho.

§6-12

“Miaj amikoj en la boneco, nia fizika korpo povas esti similigita al gastejo (t.e. provizora loĝejo), tial ni ne povas preni rifuĝon tie. La Tri Korpoj de la Budho sin trovas interne de nia Vera Naturo kaj estas komuna al ni ĉiuj. Ĉar la menso de la ordinara persono funkcias en iluziiteco, li ne povas vidi sian propran internan naturon; kaj la rezulto estas, ke li ignoras la Tri-korpan Bodion interne de si kaj serĉas ekstere la Tri-korpan Tatagataon. Nun ke vi jam aŭdis mian predikon, ĉiu el vi devas bone kompreni, ke la Tri-korpa Budho estas ĝuste en via Vera Naturo kaj neniel povas esti akirita de ekstere. (责任编辑:admin)