世界语版《六祖法宝坛经》(29)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
Tiuj transformoj estas ŝanĝiĝoj nur en nomo, ne en esenco. Se vi povas esti libera de la alkroĉiĝo al la sensobjektoj dum tiuj transformiĝoj okazas, Vi por ĉiam restos en la ripetataj leviĝoj de Naga-Samadio (sanskrite: nāgasamādhi; tre ekstaza stato kvazaŭ de gaje saltanta drako). (Originala noto: La supraj apartenas al la transformiĝoj de viĝnanao en praĝnao. Laŭ la instruoj, la unuaj kvin viĝnanaoj estas transformitaj en la Ĉioplenuman Saĝon, la sesa viĝnanao en la Ĉioperceptan Saĝon; la sepa viĝnanao en la Saĝon de Egaleco; la oka viĝnanao en la Saĝon de Ronda Spegulo. Kvankam la sesa kaj la sepa viĝnanaoj estas transformitaj en la stadio de kaŭzo, la unuaj kvin kaj la oka viĝnanaoj estas transformitaj en la stadio de rezulto. Tio, kio estas transformita, estas nur iliaj nomoj, sed la substanco restas la sama.)
§7-16 Aŭdinte tion ĉi Zhitong subite ekkonis la praĝnaon de sia Vera Naturo kaj submetis al la Patriarko la jenan gataon: La tri Korpoj origine estas interne de nia Vera Naturo. Kiam nia menso estas eklumigita, la kvar praĝnaoj aperas en ĝi. Kiam la Korpoj kaj Praĝnaoj estas absolute identaj unuj kun la aliaj, Ni povas konformiĝi al la objektoj de ĉiaj formoj. Se vi volas praktiki la Tri Korpojn kaj la Kvar Praĝnaojn, tiu ĉi volo estas iluzio. Se vi volas teni ilin, tiu ĉi teno ne estas la vera esenco. Dank’ al via mirinda instruo mi nun povas kapti la profundecon de ilia signifo, Kaj de nun mi neniam plu estos makulita de iliaj falsaj kaj arbitraj nomoj.
§7-17 La bikŝuo Zhichang, indiĝeno de Guixi de Xinzhou, aliĝis al la Budhana Ordeno en sia infaneco kaj estis fervora en sia penado ekkoni la Veran Naturon. Iun tagon li venis por fari omaĝon al la Patriarko. La Patriarko demandis lin: “De kie vi venas kaj kion vi volas?” “Lastatempe mi vizitis la monton Blanka Kresto en Hongzhou,” li respondis, “por intervidiĝi kun la Majstro Datong, kiu sufiĉe bone instruis al mi kiel koni la Veran Naturon kaj atingi per tio la budhecon. Sed ĉar mi ankoraŭ havas kelkajn dubojn, mi vojaĝis de malproksime por esprimi al vi mian respekton kaj petas vian Sanktecon favori min per klarigo.”
§7-18 “Kiajn instruojn li donis al vi? Diru al mi iom,” demandis la Patriarko. Zhichang respondis: “Post trimonata restado tie sen ricevi ian ajn instruon, mi, fervora por la darmo, iris sola al lia ĉambro iun nokton kaj demandis lin, kia estas mia Vera Naturo.’ ‘Ĉu vi vidas la malplenan spacon? li demandis. ‘Jes, mi vidas,’ mi respondis. ‘Ĉu la malplena spaco havas ian formon?’ li ree demandis. ‘La malplena spaco estas senforma, sekve ĝi havas nenian formon,’ mi respondis. Li do klarigis: ‘Via Vera Naturo estas ĝuste kiel la malplena spaco. Konstati, ke nenio povas esti vidata, estas “Ĝusta Opinio”, kaj konstati, ke nenio estas sciebla, estas “Vera Scio”. Kiam vi vidas nek verdon nek flavon, nek longon nek mallongon, tiam via bodio estas perfekta kaj klara kaj vi jam “ekkonis la Veran Naturon kaj per tio atingis la budhecon” aŭ jam “atingis la Budho-saĝon”. Kvankam mi aŭdis tiun ĉi instruon, mi tamen havas ankoraŭ kelkajn dubojn. Mi petas, ke Via Sankteco estu tiel afabla kaj eklumigu min.”
§7-19 “Lia instruo indikas,” diris la Patriarko, “ke li ankoraŭ konservas la arbitrajn konceptojn pri ‘opinioj’ kaj ‘scioj’. Tio klarigas, kial li ne sukcese plene komprenigis vin. Aŭskultu do mian gataon. Konstati, ke nenio povas esti vidata, sed konservi la koncepton pri ‘nevidebleco’, Estas kiel la supraĵo de la suno obskurigita de pasantaj nuboj. Konstati, ke nenio estas sciebla, sed konservi la koncepton pri ‘nesciebleco’, Povas simili klaran ĉielon, kiu estigas ekbrilon de fulmo. Lasi tiujn ĉi arbitrajn konceptojn spontanee leviĝi en via menso, Indikas, ke vi miskomprenas vian Veran Naturon kaj ke vi ankoraŭ ne trovis la lertan rimedon ekkoni ĝin. (责任编辑:admin) |