乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(30)

Se vi ekscias, eĉ dum momento, ke tiuj ĉi arbitraj konceptoj estas eraraj,

Via propra spirita lumo povos daŭre brili.”

§7-20

Aŭdinte tion ĉi, Zhichang tuj sentis, ke lia menso estas eklumigita. Li do submetis al la Patriarko la jenan gataon:

Lasi la konceptojn pri “nevidebleco” kaj “nesciebleco” spontanee leviĝi en la menso

Estas serĉi bodion sen liberigi sin de la arbitraj konceptoj pri fenomenoj.

Tiu, kiu havas la plej malgrandan impreson “mi nun estas eklumigita”,

Estas neniel pli bona, ol kia li estis tiam, kiam sub iluzio.

La Vera Naturo estas la fonto de la eklumiĝo;

Ĝi vane drivos (t.e. suferos de la senĉesa ciklado de morto kaj renaskiĝo), se vi sekvas la ŝanĝiĝantan fluon de perceptoj.

Se mi ne metus min sub la sanktecon de la Patriarko por ricevi ties instruon,

Mi estus konfuzita ne konante la ĝustan vojon irendan.

§7-21

Iun tagon Zhichang demandis la Patriarkon: “La Budho predikis la doktrinon pri ‘Tri Veturiloj’ kaj ankaŭ tiun pri ‘Plejsupera Veturilo’. Ĉar mi ne komprenas tion ĉi, bonvolu fari por mi klarigon.”

La Patriarko respondis: “Vi devas introspekti vian propran menson kaj agi sendepende de la ekstera darmalakŝanao. La distingo de tiuj kvar veturiloj ekzistas ne en la Darmo mem, sed en la diferencigo de homaj mensoj. Vidi, aŭdi kaj reciti la sutron estas la Malgranda Veturilo. Koni la Darmon kaj kompreni ĝian signifon estas la Meza Veturilo. Meti la Darmon en efektivan praktikon estas la Granda Veturilo. Funde kompreni ĉiujn doktrinojn, havi ilin ĉiujn sub sia dispono, esti libera de ĉiaj infektoj kaj ĉia alkroĉiĝo, esti super darmalakŝanao kaj esti en posedo de nenio, estas la Plejsupera Veturilo.

“Ĉar la vorto ‘cheng’ (乘) signifas ‘veturilon’, kiu sugestas ‘moviĝi’, nome ‘meti ion en praktikon’, tial diskuto pri tiu ĉi punkto estas tute nenecesa. Ĉio dependas de mempraktikado, sekve vi ne bezonas min plu demandi. Sed mi devas atentigi vin, ke la Vera Naturo ĉiam estas en la stato de ‘tatatao’ (tieleco).”

Zhichang profunde riverencis kaj dankis la Patriarkon. Ekde tiu tempo li servis ĉe la Patriarko ĝis ties morto.

§7-22

La bikŝuo Zhidao, indiĝeno de Nanhai de Guangzhou, venis al la Patriarko por instruo. Li diris: “De kiam mi aliĝis al la Budhana Ordeno, mi legadis la sutron Maha Parinirvana dum pli ol dek jaroj, sed mi ankoraŭ ne kaptis ĝian esencan signifon. Ĉu vi povus bonvole doni al mi instruon, Via Moŝto?”

“Kiun parton de ĝi vi ne komprenas?” demandis la Patriarko.

“Estas tiu ĉi parto: ‘Ĉiuj estaĵoj estas nepermanentaj, kaj sekve ili apartenas al la Darmo de Estiĝo kaj Malestiĝo. Kiam la Estiĝo kaj la Malestiĝo ambaŭ ĉesas funkcii, la feliĉego de Perfekta Kvieteco (t.e. Nirvano) leviĝas.’”

“Kio do dubigas vin?” demandis la Patriarko.

§7-23

“Ĉiuj vivaj estaĵoj havas du korpojn — la fizika korpo kaj la darmakajao (la darmo-korpo),” respondis Zhidao. “La unua estas nepermanenta, kaj ĝi ekzistas kaj mortas. La dua estas permanenta, kaj ĝi ne scias, nek sentas. La sutro diras: ‘Kiam la Estiĝo kaj la Malestiĝo ambaŭ ĉesas funkcii, la feliĉego de Perfekta Kvieteco leviĝas.’ Mi ne scias, kiu korpo ĉesas ekzisti kaj kiu korpo ĝuas la feliĉegon. Ĝi ne povas esti la fizika korpo, kiu ĝuas, ĉar kiam ĝi mortas, la Kvar Elementoj (la materialaj elementoj, el kiuj ĉiuj ekzistaĵoj estas faritaj, t.e. la tero, la akvo, la fajro kaj la aero; tiu ĉi esprimo iafoje uzata por aludi la homan fizikan korpon) diseriĝas, kaj la diseriĝo estas pura suferado, la rekta malo de feliĉego. Se ĝi estas la darmakajao, kiu ĉesas ekzisti, ĝi estos en la sama stato kiel ‘senanimaj’ objektoj, kiaj estas la herboj, la arboj, la ŝtonoj ktp; tiam kiu do estos la ĝuanto?

“Cetere, la naturo de la darmo estas la enkorpiĝo de ‘Estiĝo kaj Malestiĝo’, kio manifestiĝas kiel la kvin skandaoj (t.e. formo, percepto, konscio, ago, kaj scio). Alivorte, kun enkorpiĝo sin trovas kvin funkcioj. La procezo de ‘Estiĝo kaj Malestiĝo’ estas eterna. Kiam la funkcio ‘leviĝas’ el la enkorpiĝo, ĝi estiĝas; kiam la funkcio estas ‘sorbita’ returne en la enkorpiĝon, ĝi ĉesas ekzisti. Se la reenkarniĝo estas lasita fariĝi, tiam sin trovos nenia fino al la ŝanĝiĝo, kiel en la okazo de la sentohavaj estaĵoj. Se la reenkarniĝo ne estas ebla, tiam la estaĵoj restos por ĉiam en la stato de senviva substanco, kiel la senanimaj objektoj. Se estas tiel, tiam ĉiuj darmoj estos limigitaj de Nirvano kaj eĉ la ekzistado neeblos al ĉiuj estaĵoj; kia feliĉego tiam povus sin trovi?” (责任编辑:admin)