乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(28)

§7-13

“La aliaj tri veturiloj estas neefektivaj, sed oportunaj rimedoj por la instruado en la pasinteco, dum la Veturilo de Budho estas efektiva, la absoluta, uzata por la instruado en la nuna tempo. La sutro instruas al vi senigi vin je la neefektivaĵoj kaj vin apogi nur sur la Vero. Kaj vin apogante sur la Vero, vi trovos, ke eĉ la Vero havas nenian nomon. Vi devas scii, ke vi estas la sola posedanto de tiuj ĉi valoraĵoj kaj ke ili ĉiuj estas tute sub via dispono. Kiam vi estas libera de la arbitra ideo, ke ili estas por la bono de viaj gepatroj aŭ de viaj filoj, aŭ ke ili povas esti sub la dispono de iu alia, tiam vi jam ellernos la ĝustan manieron por praktiki la Lotusan Sutron. Tiuokaze, de kalpao al kalpao la sutro estos en via mano, kaj de mateno ĝis nokto vi ĉiam recitados la sutron.”

Profunde inspirite de la instruo de la Patriarko, Fada estis plena de ĝojego. Li laŭdis la Patriarkon per la jena gatao:

La iluzio, ke mi atingis grandajn meritojn per trimil-foja recitado,

Estis dispelita nur per unu frazo de la Majstro el Caoxi (t.e. la Patriarko, kies templo estis en Caoxi).

Tiu, kiu ne komprenas la celon de la enkarniĝo de la Budho en tiu ĉi mondo,

Ne povas subpremi la pasiojn akumulitajn en siaj multaj vivoj antaŭaj.

La tri veturiloj respektive tirataj de kaproj, cervoj kaj ordinaraj bovoj, estas nur oportunaj metaforoj,

Per kiuj la Darmo de la tri stadioj, la Prepara, la Intera, kaj la Fina, estas lerte eksplikita.

Kiu povus scii, ke interne de la brulanta domo mem (t.e. tiu ĉi mondo suferoplena)

Ja povas esti trovita la Reĝo de Darmo!

La Patriarko do diris al li, ke de nun li povos nomi sin ‘sutro-recitanta bikŝuo’. Post tiu intervidiĝo Fada kapablis kapti la profundan signifon de la budhismo, kaj tamen li ankoraŭ daŭrigis la recitadon de la sutro kiel antaŭe.

§7-14

La bikŝuo Zhitong, indiĝeno de Anfeng de Shouzhou, jam legis la sutron Lankavatara preskaŭ mil fojojn, sed li ankoraŭ ne komprenis la signifon de la Tri Korpoj kaj la Kvar Praĝnaoj. Tial li venis al la Patriarko por peti la klarigon.

“Koncerne la Tri Korpojn,” klarigis la Patriarko, “la Pura Darmakajao estas via naturo, la Perfekta Sambogakajao estas via saĝo kaj la Miriadoj da Nirmanakajaoj estas viaj agoj. Se vi parolas pri tiuj Tri Korpoj aparte de la Vera Naturo, tiam sin trovos ‘korpoj sen saĝo’. Se vi ekscias, ke tiuj ĉi Tri Korpoj havas neniun sian propran pozitivan esencon (ĉar ili estas nur la ecoj de la Vera Naturo), vi jam atingos la bodion de la Kvar Praĝnaoj. Aŭskultu do mian gataon:

La Tri Korpoj estas esence propraj en nia Vera Naturo,

Dank’ al kies disvolviĝo la Kvar Praĝnaoj sin manifestas.

Sekve, sen fermi viajn okulojn kaj orelojn por deteni vin de la ekstera mondo,

Vi povos atingi rekte la budhecon.

Nun ke mi jam klarigas tion ĉi al vi,

Firme kredu ĝin, kaj vi estos por ĉiam libera de iluzioj.

Ne sekvu tiujn, kiuj serĉas la eklumiĝon de ekstere

Kaj ĉiam vane parolas pri la bodio (sen meti ĝin en praktikon).”

§7-15

“Ĉu mi povus scii ion pri la kvar praĝnaoj?” demandis Zhitong.

“Se vi komprenas la Tri Korpojn,” respondis la Patriarko, “vi devos kompreni ankaŭ la Kvar Praĝnaojn; sekve via demando ne estas necesa. Se vi parolas pri la Kvar Praĝnaoj aparte de la Tri Korpoj, tiam sin trovus praĝnaoj sen korpoj, kaj tiuokaze ili ne estus praĝnaoj.” La Patriarko do donis ankoraŭ alian gataon:

La Saĝo de Ronda Spegulo nature estas pura.

La Saĝo de Egaleco liberigas la menson de ĉiuj malsanoj.

La Ĉiopercepta Saĝo vidas estaĵojn intuicie, sen distingi kialon,

La Ĉioplenuma Saĝo estas identa kun la Ronda Spegulo de Saĝo.

La kvin viĝnanaoj (la kvin viĝnanaoj: konscioj dependantaj respektive de la kvin sensorganoj) kaj la oka viĝnanao, kune kun la sesa kaj la sepa, estas transformitaj per rezultoj kaj kaŭzoj. (责任编辑:admin)