乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(37)

ŝilao, samadio kaj praĝnao devas esti bazita sur la principo, ke la funkcio de ĉiuj estaĵoj devenas el nia Vera Naturo. Aŭskultu do mian gataon:

Liberigi la menson de ĉia malpureco estas la ŝilao de la Vera Naturo.

Liberigi la menson de ĉia iluzio estas la praĝnao de la Vera Naturo.

Liberigi la menson de ĉia konfuzo estas la samadio de la Vera Naturo.

Tio, kio nek kreskas, nek malkreskas, estas vaĝrao (sanskrite: vajra; diamanto, uzata kiel la simbolo de la Vera Naturo; gardisto de la Budho kun diamanta pistilego kiel armilo en la mano).

La korpo, libera veni kaj foriri, estas la samadio mem.”

§8-05

Aŭdinte tion ĉi Zhicheng petis pardonon kaj dankis la Patriarkon pro ties instruo. Li do prezentis al li la jenan gataon:

La kvin skandaoj (formo, percepto, konscio, ago, kaj scio) estas nur iluzioj,

Kiel do ili povus esti realaĵoj?

La penso pri reveno al tatatao

Estas propre malpura darmo.

Aprobante lian gataon la Patriarko diris: “La instruo de via majstro pri ŝilao, samadio kaj praĝnao estas ĉefe por homoj de malsupera saĝeco, dum la mia estas por tiuj de supera saĝeco. Tiu, kiu konas la Veran Naturon, povas senigi sin je tiaj terminoj, kiaj estas bodio, nirvano kaj ‘scio pri la Atingo de Liberiĝo’. Nur tiuj, kiuj atingis la staton de nenia darmo, povas starigi dek mil darmojn. Se oni komprenas la signifon de tio ĉi, tiam ĝi povas esti nomata la budha korpo, ‘bodi-nirvano’ aŭ ‘scio pri la Atingo de Liberiĝo’. Estas tute egale por tiuj, kiuj jam vidas sian Veran Naturon, ĉu ili starigas darmon aŭ ne. Ili estas liberaj ‘veni’ kaj ‘foriri’ (t.e. ili povas resti en tiu ĉi mondo aŭ ĝin forlasi laŭ sia libera volo), tute sen obstakloj kaj malhelpoj. Ili prenas konvenajn agojn kiel la cirkonstancoj postulas kaj donas konvenajn respondojn al la demandoj. Ili povas aperi en malsamaj nirmanakajaoj. Ili atingis liberecon, supernaturan psikan povon kaj samadion, kiuj ebligas al ili plenumi la malfacilan taskon de universala savo tiel senpene kvazaŭ ludante. Jen kiaj estas la homoj, kiuj konas la Veran Naturon.”

§8-06

Zhicheng refoje koŭtoŭis kaj metis duan demandon: “Per kia principo do ni estas gvidataj en nia seniĝo je ĉiuj sistemoj de la darmo?”

“Kiam nia Vera Naturo estas libera de malpureco, malklero kaj konfuzo,” respondis la Patriarko, “kiam ni introspektas de momento al momento per praĝnao, kaj kiam ni ne alkroĉiĝas al objektoj kaj fenomenoj, tiam ni estas liberaj. Kial do ni devus starigi ian sistemon de darmo dum nia celo povas esti atingita tute egale, ĉu ni nin turnas dekstren aŭ maldekstren?

“Ĉar per niaj propraj penoj ni povas ekkoni nian Veran Naturon kaj ĉar tiu ekkono kaj la sinkulturo ambaŭ estas faritaj pli dum momento, ol en maniero laŭgrada aŭ laŭstadia, la starigo de ia ajn sistemo de darmo estas nenecesa. Ĉar ĉiuj darmoj estas esence nirvanecaj (liberaj de estiĝo kaj malestiĝo), kiel do povas sin trovi laŭgradeco en ili?”

Ĉe tio Zhicheng ankoraŭ unu fojon koŭtoŭis al la Patriarko. Li volonte faris sin lia akompananto kaj servis lin tage kaj nokte.

§8-07

La bikŝuo Zhiche, kies laika nomo estas Zhang Xingchang, estis indiĝeno de Jiangxi. En sia juneco li tre emis agi brave kaj bataleme.

De kiam okazis la splitiĝo inter la du zenismaj skoloj, nome tiu de Huineng en la Sudo kaj tiu de Shenxiu en la Nordo, ia forta sekteca sento leviĝis kaj disvolviĝis inter iliaj disĉiploj malgraŭ la tolerema spirito montrita de la du majstroj, kiuj tute ne konis egoismon kaj sindone laboris. La sekvantoj de la Norda Skolo, kvankam sen aŭtoritateco, nomis sian majstron Shenxiu la Sesa Patriarko kaj, pro envio kontraŭ la rajta posedanto de la robo, kiu estis tro fame konata por esti ignorata, ili sendis Zhang Xingchang, kiu tiam estis laiko, murdi la Patriarkon.

La mensa povo de la Patriarko ebligis al li antaŭsciiĝi pri la komploto. Li metis dek taelojn da oro apud sian sidlokon. Tiunokte, kiam Zhang glitis kun murda intenco en la ĉambron de la Patriarko, tiu elstreĉis sian kolon, proponante ĝin al Zhang. Zhang frapis lin trifoje per sia glavo, sed faris nenian vundon al li. (责任编辑:admin)