世界语版《六祖法宝坛经》(11)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| Sutro de Diamanto, ilia menso eklumiĝas kaj ilia koro malfermiĝas. Ili ekscias, ke praĝnao estas imanenta en ilia Vera Naturo kaj ke ili ne devas sin apogi nur sur la skribaĵoj, ĉar ili povas fari uzon de sia propra saĝo por la konstanta praktiko de la kontemplado de Mahaprajnaparamita. La praĝnao estas imanenta en ĉies Vera Naturo, kio povas esti similigita al la pluvo. La pluvo ne venas el la ĉielo. Ĝi estas produktita per la miraklo de la nagao. La malsekeco de la pluvo refreŝigas kaj nutras ĉiujn vivajn estaĵojn, ĉiujn herbojn kaj arbojn, kaj ĉion, kio estas sentohava kaj ankaŭ sensenta. Kiam la riveroj kaj riveretoj atingas la maron, la akvo portata de ili kuniĝas kun la marakvo en unu tuton; — tia estas ankaŭ la okazo kun la homa saĝo de praĝnao. “Miaj amikoj en la boneco, kiam diluve pluvas, la plantoj, kiuj ne profunde enradikiĝintaj, estas elradikigitaj kaj kuŝiĝas teren. Tia estas ankaŭ la okazo kun la homoj malspritaj, kiam ili aŭdas pri la instruo de la Subita Skolo. La praĝnao imanenta en ili estas ĝuste la sama, kiel tiu en la homoj tre saĝaj, sed kial do ili ne eklumiĝas tiam, kiam la Darmo estas instruata al ili? Ĉar ili estas dike vualitaj per eraraj opinioj kaj profunde enradikiĝintaj kleŝoj en la sama maniero, kiel la suno estas vualita de dika nubo kaj ne povas montri sian lumon, antaŭ ol la vento forblovas la nubon.
§2-13 “La saĝo de praĝnao ne varias laŭ la personoj. La diferenco estas nur tio, ke la homa menso povas esti eklumigita aŭ iluziita. Tiuj, kies menso estas iluziita, penas serĉi la budhecon nur observante eksterajn religiajn ritojn kaj sekve neniam konas sian propran Veran Naturon; tiuj homoj estas nomataj malsprituloj. Aliflanke, tiuj, kiuj konas la instruon de la Subita Skolo kaj ne alkroĉiĝas al la ekstera formo de la ritoj, kaj kies menso funkcias ĉiam sub la ĝustaj opinioj kaj sekve estas absolute libera de kleŝoj, estas nomataj vidantoj de sia Vera Naturo.
§2-14 “Miaj amikoj en la boneco, do alkroĉu vian menson nek al la interno, nek al la ekstero, kaj ‘venu’ aŭ ‘foriru’ tute en libereco. Tiu, kiu estas libera de tiu ĉi alkroĉiĝo, povas komplete eklumiĝi sen la plej malgranda konfuziĝo; kaj tiu, kiu estas kapabla fari tion ĉi, povas esti en la mensa stato postulata por kompreni la Sutron de Praĝnao (sanskrite: Mahāprajñāpāramitāsūtra). “Miaj amikoj en la boneco, ĉiuj Sutroj kaj Skriboj de la Mahajana kaj Hinajana Skoloj, same kiel la dek du sekcioj de la kanonaj skriboj, estas donitaj por konveni al la bezonoj kaj temperamentoj de diversaj homoj. La doktrinoj eksplikitaj en tiuj ĉi tekstoj estas starigitaj surbaze de la jena principo: praĝnao estas latenta en ĉiu persono. Se sin trovus neniuj homoj, sin trovus neniuj darmoj, kaj tial ni scias, ke ĉiuj darmoj estas faritaj por homoj, kaj ke ĉiuj sutroj ŝuldas sian ekziston al la predikantoj. “Ĉar iuj homoj estas malkleraj, kaj iuj estas kleraj. La malkleraj similas infanojn, dum la kleraj plenaĝulojn. La kleraj predikas al la malkleraj tiam, kiam la lastaj petas ilin tion fari. Dank’ al tio la malkleraj povas atingi subitan eklumiĝon kaj per tio ilia menso fariĝas iluminita. Tiam ili ne estas plu diferencaj de la kleraj.
§2-15 “Miaj amikoj en la boneco, sen eklumiĝo sin trovus nenia diferenco inter budho kaj aliaj vivaj estaĵoj, dum ekbrilo de iluminiĝo estas sufiĉa por fari iun ajn vivan estaĵon egala al budho. Tial ĉiuj darmoj estas imanentaj en nia menso. Tiuokaze, kial do ni ne penas ekkoni, per subita vekiĝo, la veran naturon de tatatao en nia menso? La sutro Bodisattva Sila (sanskrite: Bodhisattvaśīla; sutro pri la budhismaj disciplinaj reguloj) diras: ‘Nia Vera Naturo estas propre pura.’ Se ni konus nian menson kaj scius, kia estas nia naturo, ĉiu el ni povus atingi la budhecon. Ankaŭ la sutro Vimalakirti Nirdesa (sanskrite: Vimalakīrtinirdeśasūtra; kolekto de konversacioj inter Ŝakjamunio kaj kelkaj loĝantoj de la urbo Vaisali) diras: ‘Oni tuj eklumiĝas kaj reakiras al si la propran menson.’
§2-16 “Miaj amikoj en la boneco, kiam la Kvina Patriarko siatempe predikis al mi, mi tuj eklumiĝis post liaj paroloj kaj spontanee ekvidis la Veran Naturon de tatatao. Pro tiu ĉi kaŭzo nun estas mia tasko disvastigi la instruon de la Subita Skolo, por ke la lernantoj de budhismo povu tuj trovi la bodion kaj ekkoni sian Veran Naturon per introspekto de la menso. (责任编辑:admin) |