世界语版《六祖法宝坛经》(3)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
§1-07 “Ricevinte tiun ĉi instrukcion, la disĉiploj retiriĝis kaj diris unu al la alia: ‘Estas senutile por ni koncentri nian menson por skribi la gataon kaj prezenti ĝin al Lia Sankteco, ĉar la Patriarkeco certe estos gajnita de Shenxiu, nia instruanto. Se ni senzorge verkos gataon nur por plenumi devon, tio estos pura malŝparo de nia energio’. Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, ili ĉiuj rezignis la skribon kaj diris: ‘De nun ni simple sekvu nian instruanton Shenxiu, kien ajn li iros, kaj rigardu lin kiel nian gvidanton. Kial do ni devos krei al ni ĝenaĵojn skribante gataon? ’ “Dume Shenxiu pensis en si: ‘Konsiderante min kiel sian instruanton, ili ne partoprenos en la konkurso, kaj tial mi nepre devos skribi gataon kaj prezenti ĝin al Lia Sankteco. Se mi ne tion faros, kiel do la Patriarko povos scii la profundecon aŭ supraĵecon de mia komprenado? Se mia celo estas akiri la Darmon, mia motivo estas pura. Se mi celus akiri la patriarkecon, tio certe estus malbona. Tiuokaze mia menso estus tiu de la monda vulgarulo kaj mia ago egalus la rabon de la patriarkeco. Sed se mi ne prezentos gataon, mi neniam havos la okazon akiri al mi la Darmon. Tio certe estos por mi granda dilemo!’ “Antaŭ la predikejo de la Patriarko sin trovis tri koridoroj, kies muroj estis destinitaj por esti pentritaj de la kortega pentristo nomata Lu Zhen pri la scenoj el la sutro Lankavatara (sanskrite: Laṅkāvatārasūtra) kaj ankaŭ pri la scenoj montrantaj la genealogion de la kvin Patriarkoj, por la universala diskonigo kaj la kultado fare de la publiko kaj de la estontaj generacioj.
§1-08 “Post kiam Shenxiu finis sian gataon, li plurfoje provis prezenti ĝin al la Patriarko, sed ĉiufoje kiam li proksimiĝis al la halo, lia menso tiel maltrankviliĝis, ke li tuj estis tutkorpe kovrita de forta ŝvito. Li ne povis streĉi la kuraĝon ĝin prezenti, kvankam dum kvar tagoj li faris entute dek tri provojn. “Kaj li pensis en si: ‘Estus preferinde por mi skribi ĝin sur la muron de la koridoro kaj lasi al la Patriarko mem ĝin vidi. Se li aprobos ĝin, mi eliros kaj lin salutos, kaj diros al li, ke ĝi estas skribita de mi. Se li ĝin malaprobos, tiam mi ekscios, ke mi ja malŝparis tiom da jaroj en tiu ĉi surmonta templo ricevante de aliaj la respekton, kiun mi tute ne meritis! Tiuokaze, kian utilon do havos mia daŭrigo de la budhisma praktikado ĉi tie?’ “Kaj ĉe la mezo de tiu nokto li kaŝe iris kun lampo al la suda koridoro kaj skribis la gataon sur la muron, por montri al la Patriarko, kion perceptas lia menso.
§1-09 “La gatao tekstis jene: Mia korpo estas bodiarbo, Mia menso similas klaran spegulon. Diligente mi tenas ĝin pura, Kaj lasas neniun polveron fali sur ĝin. “Skribinte la gataon, li tuj revenis en sian ĉelon, tial neniu sciis, kiu ĝin skribis. En sia ĉelo li ree meditis: ‘Kiam la Patriarko morgaŭ vidos mian gataon kaj ĝi plaĉos al li, tio pruvos, ke mi havas bonan ligitecon kun la Darmo; sed se li diros, ke ĝi estas malbona, tio signifos, ke mi ne taŭgas por la Darmo pro mia peza karmo en la antaŭaj vivoj, kiu dense nebuligas mian menson. Estas tre malfacile antaŭscii, kion la Patriarko diros pri ĝi!’ En tia animstato li daŭre pensadis ĝis la tagiĝo, ne povante endormiĝi, nek trankvile sidi. “Sed la Patriarko jam sciis, ke Shenxiu ankoraŭ ne transpaŝis la sojlon, tiel ke li ne vere konas la Veran Naturon.
§1-10 “En la mateno li sendis venigi la kortegan pentriston Lu por fari la murpentradon kaj iris kun li al la suda koridoro. Hazarde li ekvidis la gataon. ‘Mi bedaŭras, ke mi ĝenis vin per tiel longa vojaĝo veni ĉi tien,’ li diris al la pentristo. ‘La murpentrado nun ne bezonas esti farata, ĉar estas dirite en la sutro: “Ĉiuj formoj aŭ fenomenoj estas efemeraj kaj iluziaj.” Estos preferinde lasi la gataon resti ĉi tie, por ke homoj povu ĝin lerni kaj reciti. Se oni metos ĝian instruon en la efektivan praktikon, oni estos savita disde la falo en la malbonajn regnojn de ekzistado (t.e. la infero, la regnoj de malsataj fantomoj kaj de bestoj). Tiu, kiu praktikos ĝin, akiros al si grandajn meritojn.’ “Li do ordonis, ke oni bruligu incensvergetojn antaŭ la gatao, kaj ke ĉiuj liaj disĉiploj faru omaĝon al ĝi kaj recitu ĝin, por ke ili povu ekkoni sian Veran Naturon. Recitinte ĝin, ili ĉiuj ĝojkriis, ĝin laŭdante. (责任编辑:admin) |