世界语版《六祖法宝坛经》(31)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
§7-24 “Vi estas filo de la Budho, bikŝuo,” diris la Patriarko, “kial do vi adoptas la erarajn opiniojn de la herezuloj pri la eterneco kaj neniiĝo kaj kuraĝas kritiki eĉ la doktrinon de la Plejsupera Veturilo? “Via argumento sugestas, ke krom fizika korpo sin trovas ankaŭ darma korpo (darmakajao); kaj ke ‘Perfekta Kvieteco’ povas esti serĉata ekster “Estiĝo kaj Malestiĝo’. Kaj plie, el la aserto ‘Nirvano estas eterna feliĉego’ vi induktas, ke devas sin trovi iu homo ĝin spertanta. “Tiuj ĉi ja estas la eraraj opinioj, kiuj faras la homojn avidaj je sensata ekzisto kaj dronigas homojn en teraj plezuroj. Estas tiuj homoj, la viktimoj de iluzio, kiuj identigas la kuniĝon de la kvin skandaoj kiel la ‘memon’ kaj rigardas ĉion alian kiel ‘ne-memon’ (laŭvorte: eksteraj sensobjektoj); kiuj avidas je la individua ekzistado kaj havas malinklinon al la morto; kiuj drivas en la senfina fluo de falsaj pensoj sen koni la malplenecon de la surtera ekzistado, kiu estas nur sonĝo aŭ iluzio; kiuj devigas sin elporti nenecesajn suferojn ligante sin al la rado de renaskiĝado; kiuj erare prenas la staton de la eterna ĝojo de Nirvano por ia maniero de suferado; kaj kiuj ĉiam serĉas sensajn plezurojn. Estas ĝuste por tiuj homoj, ke la kompatema Budho instruas pri la vera feliĉego de Nirvano. “En iu ajn momento, Nirvano havas nek la fenomenon de Estiĝo, nek tiu de Malestiĝo, nek eĉ la ĉeson de la funkcio de Estiĝo kaj Malestiĝo. Ĝi estas la manifestiĝo de ‘Perfekta Kvieteco’; sed en la tempo de tiu manifestiĝo ne sin trovas eĉ koncepto pri ia manifestiĝo, kaj tial tio estas nomata ‘Eterna Feliĉego’, kiu havas nek ĝuanton, nek neĝuanton, kaj sekve sin trovas neniu afero tia, kia estas ‘unu substanco kaj kvin funkcioj’ (kiel vi asertas). Vi ja kalumnias la Budhon kaj blasfemas la darmon tiam, kiam vi diras, ke sub la limigo de Nirvano la ekzisto estas neebla al ĉiuj estaĵoj.
§7-25 “Aŭskultu do mian gataon: La superega Maha Parinirvana Estas perfekta, permanenta, kvieta, kaj lumiganta. Homoj ordinaraj kaj malkleraj nomas ĝin ‘morto’, Dum herezuloj arbitre opinias, ke ĝi estas ‘neniiĝo’. Tiuj, kiuj apartenas al la veturilo de ŝravakaoj aŭ la veturilo de pratjekabudaoj, Rigardas ĝin kiel ‘Ne-agadon’. Ĉiuj ĉi tiuj konceptoj estas nur spiritaj spekulativoj Kaj formas la bazon de la sesdek du eraraj opinioj. Ĉar ili estas nur fikciaj nomoj elpensitaj por la okazo, Ili havas nenian rilaton al la Absoluta Vero.
§7-26 Nur tiuj, kiuj havas super-eminentan menson, Povas funde kompreni, kio estas Nirvano, kaj preni la sintenon nek de alkroĉiĝo, nek de indiferenteco kontraŭ ĝi. Ili konas ‘la kvin skandaojn’ Kaj la tiel nomatan ‘egoon’ leviĝantan el la kuniĝo de tiuj kvin skandaoj. Ili rigardas ĉiujn eksterajn objektojn kaj formojn, Kaj la diversajn fenomenojn de sono kaj voĉo, Kiel egalajn al sonĝoj aŭ iluzioj. Ili faras nenian distingon inter la homo saĝa kaj la homo ordinara, Nek havas arbitran koncepton pri Nirvano. Ili estas super la du ekstremoj (la eterneco kaj la nenieco) kaj rompas la obstaklon inter la tri tempoj (la pasinteco, la nuno kaj la estonteco).
§7-27 Ili uzas siajn sensorganojn kiam la okazo postulas, Sed la koncepto pri la ‘uzo’ ne leviĝas en ili. Ili povas fari distingon inter ĉiuj darmoj, Sed la koncepto pri ‘distingo’ne leviĝas. Eĉ dum la kataklisma fajro en la fino de kalpao, kiam oceanfundo brulsekiĝas, Aŭ, dum la blovado de la katastrofaj ventoj, kiam unuj montoj ŝancelas aliajn, La vera kaj eterna feliĉego de ‘Perfekta Kvieteco’ De Nirvano restas en la sama stato kaj ne ŝanĝiĝas. (责任编辑:admin) |