世界语版《六祖法宝坛经》(20)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
ĈAPITRO 6PENTO
§6-01 Iufoje kunvenis granda amaso da kleruloj kaj ordinaruloj el Guangzhou, Shaozhou kaj aliaj lokoj por atendi, ke la Patriarko prediku al ili. La Patriarko do prenis la altan sidlokon kaj donis la jenan paroladon: “Nu, miaj amikoj en la boneco, en la praktikado de budhismo, ĉio devas komenciĝi de nia Vera Naturo. De momento al momento lasu do al ni purigi nian propran menson per niaj propraj penoj, koni nian darmakajaon (sanskrite: dharmakāya; la darmo-korpo de la budho) kaj vidi la budhon en nia propra menso kaj savi nin mem per nia persona observo de la ŝilaoj. Se vi faras ĉion ĉi tion, via vizito al tiu ĉi loko ne estos vana. Ĉar vi venis de malproksime, la fakto de nia kunveno ĉi tie montras, ke sin trovas bona afineco inter ni. Nun bonvolu meti vin sur la dekstran genuon (laŭ la hinda maniero), kaj mi unue predikos pri la kvinobla Darmakaja-Incenso de la Vera Naturo kaj poste mi donos al vi la ‘Senforman Penton’.” Kaj ĉiuj kunvenantoj falis sur la dekstran genuon.
§6-02 La Patriarko daŭrigas: “La unua estas la Ŝilaoj-Incenso, kiu signifas, ke nia menso devas esti libera de infektoj de misagoj, malbono, envio, avareco, avido, kolero, rabemo, kaj murdo. Jen kial la nomo ‘Ŝilaoj’. “La dua estas la Samadi-Incenso, kiu signifas, ke nia menso devas esti neperturbita en ĉiuj cirkonstancoj, favoraj aŭ malfavoraj. Jen kial la nomo ‘Samadio’. “La tria estas la Praĝna-Incenso, kiu signifas, ke nia menso devas esti libera de ĉiaj malhelpoj, ke ni devas konstante introspekti nian Veran Naturon per saĝo, ke ni devas nin deteni de farado de ĉiaj specoj de malbonaj agoj, ke kvankam ni faras ĉiajn specojn de bonaj agoj, ni tamen ne devas lasi nian menson alkroĉiĝi al tiaj agoj, kaj ke ni devas esti respektemaj al niaj pli aĝaj familianoj, prizorgemaj al la pli junaj, kaj kompatemaj kaj helpemaj al la senparencaj, mizeraj kaj malriĉaj. Jen kial la nomo ‘Praĝnao’. “La kvara estas la Incenso de Mokŝao, kiu signifas, ke nia menso devas esti en tia absolute libera stato, ke ĝi alkroĉiĝas al nenio, kaj sin okupas nek pri bono, nek pri malbono, sendepende kaj libere de malhelpoj. Jen kial la nomo ‘Mokŝao’. “La kvina estas la Incenso de Mokŝa-Pariĝnanao (sanskrite: mokṣaparijñāna; scio akirita pri la atingo de liberiĝo). Kiam nia menso alkroĉiĝas nek al bono, nek al malbono, ni devas nek nin teni je la malpleneco, nek resti en stato de inercio, nome, ni devas plivastigi nian studadon kaj plilarĝigi nian sciadon, por ke ni povu koni nian propran menson, ĝisfunde kompreni la principojn de la budhismo, esti afablaj al aliaj en la traktado kun ili, senigi nin je la ideo pri la ‘memo’ kaj tiu pri la ‘ekzistado’, kaj ekscii, ke ĝis la tempo, kiam ni atingos la bodion, la Vera Naturo devas resti ĉiam neŝanĝebla. Jen kial la nomo ‘Moksa-Pariĝnanao’. “Miaj amikoj en la boneco, la bonodoro de tiu ĉi kvinobla Incenso trapenetras nian menson de interne, kaj ni ne devas serĉi ĝin de ekstere.
§6-03 “Nun mi donos al vi la ‘Senforman Penton’, kiu estingos niajn pekojn faritajn en niaj pasinta, nuna kaj estonta vivoj, kaj purigos niajn karmojn de penso, parolo kaj ago. “Miaj amikoj en la boneco, bonvolu sekvi min kaj kune ripetu kion mi diras: “Ni, disĉiploj, preĝas, ke ni estu, de momento al momento, en niaj vivoj pasinta, nuna kaj estonta, liberaj de la infektoj de malklereco kaj iluzio. Ni pentas pri niaj pekoj kaj malbonaj agoj faritaj en malklereco kaj iluziiteco en la pasinteco. Se nur ili estus tuj estingitaj kaj neniam reestiĝus. (责任编辑:admin) |