乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(10)

j metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj al la ĉeno de ekzisteco11. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donas al mi rapidan metodon por sanktiĝi.”

*11 dek du ligoj al la ĉeno de ekzisteco: Alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) senscieco, 2) ago, 3) konscio, 4) nomformo, 5) ses sensoj, 6) kontakto, 7) percepto, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) ekzisteco, 11) naskiĝo, 12) maljunuĝo kaj morto.

16. AKVUMI SUKERKANON

Antaŭe du homoj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis: “Premion ricevos tiu, kiu plantos pli bone, kaj seriozan punon ricevos tiu, kiu plantos malpli bone.”

Tiam unu el ili pensis: “Sukerkano estas tre dolĉa. Se mi elpremos la dolĉan sukon el sukerkano por akvumi mian plantaĵon, mia sukerkano estos des pli dolĉa ol la lia.”

Li do elpremis sukon el sukerkano kaj per ĝi akvumis la plantaĵon por havi pli dolĉan sukerkanon, sed tio kaŭzis malutilon al la plantaĵo kaj li perdis ĉion.

Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Kun intenco fari bonon, ili profitas de siaj mono kaj potenco, minacas ordinarajn homojn, rabas iliajn havaĵojn, kaj poste disdonas la rabaĵojn en la bonfaro. Kvankam ili deziras bonan rezulton, tamen ilia konduto kaŭzas al ili estontan fatalaĵon. Ili tute similas al la malsaĝulo, kiu elpremis sukon el sukerkano por akvumi la plantaĵon sed perdis ĉion.

17. ŜULDO DE DUONMONERO

Antaŭe estis komercisto. Oni ŝuldis al li duonmoneron kaj ne redonis ĝin dum longa tempo, do li iris postuli la pagon.

Lin baris rivero sur la vojo kaj li devis pagi du monerojn por transpasi ĝin per boato. Atinginte la cellokon, li ne trovis la ŝuldanton. Li denove elspezis du monerojn pro la rivero sur la revena vojo

Li elspezis kvar monerojn pro la ŝuldo je duonmonero, kaj ankaŭ suferis de lacega vojaĝo. Li elspezis tro multe por la malgranda sumo kaj estis mokita de aliaj homoj pro tio.

Ankaŭ iuj homoj en la mondo kondutas same. Por klopodi iom da reputacio kaj profito ili detruas moralon, tenas malnoblan vivon kaj ignoras la honorecon. Ili havas malbonan famon en la nuna tempo kaj suferas malbonan konsekvencon en la estonteco. (责任编辑:admin)