世界语版《百喻经》(48)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Malsaĝulo ĉe la vojo vidis, kiel la venena serpento sin ŝanĝis en trezoron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam tiel ŝanĝiĝas. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en la sinon, sed poste perdis la vivon pro ĝia mordo. Tiel kondutas ankaŭ la malsaĝuloj en la mondo. Vidinte, ke bona konduto kaŭzas bonan rezulton, ili sin kroĉas al budha darmo hipokrite por gajni reputacion kaj profiton sed falas en la suferan destinon post sia morto, kvazaŭ ili perdus la vivon pro mordo de kaptita serpento.
90. MALRIĈULO KAJ TROVITA MONO
Iam malriĉulo trovis sakon da oraj moneroj dum piedirado. Li ekzaltiĝis kaj tuj komencis kalkuli la monon. Sed antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la monon. Tiam la malriĉulo ege bedaŭris, ke li ne foriris senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo. Tiel kondutas tiuj, kiuj renkontas budhismon. Kvankam ili havas bonŝancon renkonti la Tri Juvelojn, tamen ili ne praktikas diligente per diversaj metodoj por akiri bonon. Post la morto ili falas en tri malbonajn mondojn, kvazaŭ la malsaĝulo, kiu trovis monon sed la mono estis forprenita de la posedanto. Komentario en kvarverso diras: Oni faras ion hodiaŭ kaj alian morgaŭ. Ili krociĝas al feliĉo kaj ignoras la alvenon de la Morto. Ili okupiĝas pri diversaj aferoj same kiel ĉiuj aliaj, La afero simile al tio, ke iu kalkulas alies monon.
91. REVO DE MALRIĈULO
Iam antaŭe, vivis malriĉulo kun tre malmulte da havaĵo. Vidinte, ke riĉulo posedas tre multe da havaĵo, li revis esti tiel riĉa kiel la riĉulo, tamen li tute ne estis komparebla kun la riĉulo. Li do volis ĵeti sian malgrandan havaĵon en la akvon. Aliaj homoj admonis lin: “Via havaĵo estas malmulta, tamen per ĝi vi povas teni vian vivon dum kelkaj tagoj. Kial vi forĵetos ĝin en la akvon?” Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Fariĝinte monaĥoj, ili akiras iom da profito sed ĉiam deziras pli multajn, do ili sentas malkontentecon pro tio, ke ili akiras ne tiel multe kiel eminentuloj. Kiam ili vidas, ke virtaj kaj kleritaj pliaĝuloj havas pli da prestiĝoj kaj oferaĵoj, ili deziras ricevi same multe. Sed pro la malkontenteco, ili ĉagreniĝas kaj eĉ volas forlasi la monaĥecon simile al la malsaĝulo, kiu volis forĵeti sian havaĵon pro tio, ke li estis ne tiel bonhava kiel la riĉulo.
92. KNABO KAJ KNELO
Iam mamnutristino (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了