世界语版《百喻经》(43)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| , kaj eĉ sin ĵetas en fajron. Fine, ili falas en la amaran vivestecon pro siaj herezaj vidpunktoj, simile al la malsaĝuloj, kiuj vane strebis por la lakto.
78. HASTEMA FILO
Iam antaŭe, patro diris al sia filo en la nokto: “Morgaŭ ni kune iros al la vilaĝo por ion alpreni.” Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo en la frua mateno de la sekva tago sen demandi la patron. Atinginte la cellokon, li ege laciĝis, sed trovis nenion, kion li devis porti. Krome, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo pro manko de manĝaĵo. Fine li povis fari nenion alian ol reveni al la patro. Vidinte lian revenon, la patro kulpigis lin: “Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane?” Ĉiuj homoj mokis lin pro tio. Ankaŭ ordinaraj homoj kondutas same. Kvankam ili razas la harojn kaj barbon, sin vestas per la monaĥaj roboj kaj fariĝas monaĥoj, tamen ili ne lernas de bonaj instruistoj metodon por atingi liberiĝon. Pro tio ili perdas la meritojn de meditado, praktikado kaj ŝramanaj fruktoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis vane, kaj ankaŭ suferis de laceco. Kvankam ili havas formon de ŝramanoj, tamen ili atingas neniom da sukceso.
79. PORTI BENKOJN POR LA REĜO
Iam antaŭe, la reĝo volis sin amuzi en Senĉagrenan Ĝardenon por. Li ordonis al iu subulo: “Portu benkon al la ĝardeno por mi sidi.” La subulo hontis tion fari, do li respondis: “Mi ne povas porti ĝin per mano. Mi preferas porti ĝin per ŝultro.” La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la malsaĝa subulo estis mokita de la mondo. Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Kiam ili vidas virinan haron sur la tero, ili ne volas forpreni ĝin, dirante, ke ili observas la disciplinon, sed pro konfuziĝo kaŭze de la kleŝo ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn, kiaj estas haro, vilo, ungo, dento, fekaĵo, piso kaj aliaj, kaj firme tenas ilin ĉiujn senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portis benkojn por la reĝo.
80. KLISTERO
Iam antaŭe iu suferis de intesta malsano kaj petis helpon de kuracisto. La kuracisto diris, ke li povas resaniĝi (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了