世界语版《百喻经》(6)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| l mi devas praktiki ĝin?” Ili similas al la malsaĝulo, kiu nomis aliulon frato por akiri monon sed diris, ke la persono ne estas lia frato kiam li vidis, ke tiu dronas en ŝuldo.
8. PRI LA ŜTELITAJ VESTOJ
Iam antaŭe montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis subulojn al diversaj lokoj por serĉi lin. Fine oni kaptis lin kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis havaĵo de mia avo.” La reĝo ordonis lin sin vesti per la vestoj. La vestoj ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel sin vesti konvene per ili. Li surpiedigis tion, kion oni surportis sur la manoj kaj surkapigis tion, kion oni surhavis ĉirkaŭ la talio. Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vin vesti per ili. Kial vi surportis ilin malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.” Mi prenas la rakonton por simbolo. La reĝo simbolas budhon kaj la trezoro simbolas darmon. La malsaĝa montano simbolas alireligiulojn. Subaŭskultinte la budhan instruon, ili metas ĝin en sian doktrinon kiel la propran scion. Tamen pro la senscieco ili ne scias la veran signifon, uzas ĝin mise kaj mistifikas aliajn homojn. Ili similas la montanon, kiu ŝtelis valorajn vestojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili nek povis vestiĝi konvene per ili.
9. LAŬDO LA PATRON
Antaŭe iu laŭdis la virton de sia patro al la homoj kaj diris: “Mia patro estas bonkora. Li faras nek malutilon nek ŝtelon. Li estas kaj honesta kaj oferema.” Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “Mia patro estas multe pli virta ol la via.” La aliaj homoj demandis: “Kiajn virtojn via patro havas? Bonvolu diri tion.” La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde la infaneco, kaj sin tenas pura kontraŭ seka konduto.” (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了