世界语版《百喻经》(34)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| Budhoj kun supera saĝo instruas la alireligiulojn, ke ili rezignu la ideon de eterneco. Ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas konstante, kiel povus ekzisti neŝanĝebla konscio? Same kiel la kuracisto, kiu konsilis la malsanulon daŭre manĝi fazanaĵon por resaniĝi, la budhoj ankaŭ komprenigas al vivestaĵoj, ke la darmo nek eternas pro sia variiĝo nek ĉesas pro sia sinsekveco, por helpi ilin forigi la alkroĉiĝon al la kredo pri eterneco.
63. TERURIĜO PRO LA RAKŜASA KOSTUMO
Iam vivis pluraj aktoroj en la regno Gandaro. Kiam ili kune vojaĝis al alia loko por sin savi de serioza malsatego, ili preteriris la montaron Parasino. Laŭ onidiro en la montaro frekventis ferocaj demonoj kaj sangavidaj rakŝasoj23. Ĉiuj aktoroj tranoktis kune en la montaro, kie blovis malvarma vento, do ili bruligis fajron kaj kuŝiĝis ĉirkaŭe. Poste unu el ili sentis malvarmon, li do sin vestis per teatra kostumo de rakŝaso kaj sidiĝis ĉe la fajro por sin varmigi. Unu el liaj kunuloj vekiĝis kaj tuj teruriĝis kiam li vidis rakŝason sidanta ĉe la fajro. Anstataŭ pririgardi atente, li tuj forkuris pro timo. Tio vekis la aliajn, kaj ankaŭ ili ĉiuj diskuris. La aktoro en la teatra kostumo ankaŭ kuris post siaj kunuloj por forfuĝi. Vidinte lin, liaj kunuloj des pli teruriĝis opiniante, ke la rakŝaso postkuras por kapti ilin. Ili kuregis senĉese preter montoj, tra riveroj kaj trans valojn. Iliaj korpoj vundiĝis kaj ili elĉerpiĝis ĝismorte. Nur je la tagiĝo ili elkonsciis, ke la postkuranto tute ne estas rakŝaso. Ĉiuj homoj en la mondo estas samaj. Restante en la suferaj statoj de afliktiĝo kaj manko de bono, ili strebas al la supera stato eterna, feliĉa, pura kaj libera. Sed ili prenas la kuniĝon de kvin agregaĵoj por sia egoo, kaj pro la vidpunkto de egoo ili vagas en la metempsikozo pelate de kleŝoj, falas en la abismon de tri suferaj mondoj kaj ne povas sin liberigi. La taĝiĝo signifas, ke finiĝas la nokto de senfina metempsikozo de naskiĝo kaj morto tuj kiam ili per la propra saĝo scias bone, ke en la kuniĝo de la kvin agregaĵoj ne estas la vera egoo.
*23. Rakŝaso: Speco de demono, kiu kutime manĝas homojn.
(责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了