乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(14)

la longeco kaj malfacileco dum la longaj kalpoj14, sed pensis: “Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide.” Poste ili denove deziras atingi budhecon, sed neniel povas sukcesi. La rostitaj semoj ne povas ĝermi, kaj ankaŭ la malsaĝaj homoj en la mondo estas samaj.

*14 kalpo kalpaoj (sanskrite: kalpa, kun la signifo eono, la periodo inter la estiĝo kaj reestiĝo de mondo; kalpas: kalpaoj; ciklaj longegaj periodoj da tempodaŭro) (W)

25. RAKONTO PRI AKVO KAJ FAJRO

Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon por io. Li do lasis fajron bruladi kaj metis pelvon da malvarma akvo super la fajron.

Poste, kiam li bezonis la fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li prenis la malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

Simile, iuj homoj iras al budhismo kaj fariĝas monaĥoj por atingi liberiĝon, sed poste ili ankoraŭ sopiras al la edzino, gefiloj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdas kaj la fajron de meritoj kaj la akvon de disciplino. Aviduloj ankaŭ kondutas same.

26. IMITI PALPEBRUMADON DE LA REĜO

Iam antaŭe iu volis akiri plaĉon de la reĝo kaj demandis la aliajn: “Kiel mi realigu mian deziron?”

Oni respondis: “Se vi volas plaĉi al la reĝo, vi devas imiti lian aspekton.”

Li do iris al la reĝo. Vidinte, ke la reĝo la palpebrumas, li tuj imitis lin. La reĝo demandis lin: “Ĉu vi suferas je malvarmumiĝo aŭ okula malsano? Kial vi senĉese palpebrumas?”

Li respondis: “Mi suferas nek je okula malsano nek je malvarmumiĝo. Vidinte, ke Via Reĝa Moŝto palpebrumas, ankaŭ mi tion faris imite.” Aŭdinte tion, la reĝo furioziĝis kaj tuj ordonis, ke oni serioze punu lin per diversaj metodoj kaj forpelu lin el la lando.

Ankaŭ homoj en la mondo estis samaj. Ili iris al la Budho, petis lian instruon por akiri progreson, sed ĉe la Budho ili ne komprenis, ke li iam (责任编辑:admin)