世界语版《百喻经》(11)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
18. PROKSIMIĜI AL AKRIGILO
Iam antaŭe mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago pro longa laboro. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon. Ricevinte la donacon, la malriĉulo tuj eklaboris por senfeligi ĝin. Kiam lia tranĉilo malakriĝis, li serĉi ŝtonan akrigilon. Fine li trovis akrigilon en la supra etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la senfeligadon. Tiel li supreniradis multfoje por reakrigi la tranĉilon, kaj ege laciĝis pro tio. Enuiĝinte pri la suprenirado, li portis la kamelon sur la supran etaĝon por proksimigi ĝin al la akrigilo. Oni mokridis lin pro la stultaĵo. Iuj malsaĝuloj klopodas akumuli monon per metodo kontraŭ disciplino kun intenco, ke ili faru bonfaron per la mono por renaskiĝi en la ĉielo. Ili rikoltas tro malmulte kontraŭ la granda klopodo kvazaŭ ili portus mortintan kamelon al la supra etaĝo por proksimiĝi al la akrigilo.
19. PERDO DE ARĜENTA BOVLO
Iam antaŭe, iu transpasis maron per ŝipo kaj senatente faligis sian arĝentan bovlon en la akvon. Li pensis: “Mi faru signon sur la akvo, portempe lasu la bovlon ĉitie kaj retrovu ĝin poste.” Li atingis Srilankon post veturado de du monatoj. Vidinte riveron, li tuj plonĝis en la akvon por retrovi la perditan bovlon. Oni demandis lin: “Kion vi faras?” Li respondis: “Mi perdis bovlon antaŭe kaj volas retrovi ĝin nun.” Oni demandis: “Kie vi perdis ĝin?” Li respondis: “En la loko de nia ekveturo sur la maro.” Oni demandis: “Kiam vi perdis ĝin?” Li respondis: “Antaŭ du monatoj.” Oni demandis: “Vi ja perdis ĝin ie antaŭ du monatoj, sed kial vi serĉas ĝin ĉi tie?” Li respondis: “Mi faris signon sur la akvo tuj post la perdo de mia bovlo. La akvo ĉi tie estas tute sama kiel la signita, do mi ekserĉis ĝin.” Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis vian bovlon en alia loko. Kiel vi povus retrovi ĝin ĉi tie?” Neniu povis sin deteni de la rido. Anstataŭ praktiki ĝustan konduton, alireligiuloj ignoras la ĝustan praktikadon, sed persistas en erara opinio pri la kaŭzo de sufero laŭ ŝajne bona metodo por strebi al liberiĝo. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu serĉis bovlon perditan en alia loko.
(责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了