世界语版《百喻经》(21)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
37. MORTIGI BOVOJN
Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo laŭ tempordo por paŝti bonorde. Foje, unu bovo estis manĝita de tigro. La bovisto pensis: “Mi perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa kvanto de la bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?” Li do pelis la aliajn bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn el ili. Ankaŭ malsaĝaj homoj tiel kondutas. Post kiam ili ĵuras observi budhisman disciplinon, ili kontraŭas unu regulon, sed anstataŭ bedaŭri kaj penti, ili pensas: “Mi jam rompis disciplinan regulon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn regulojn?” Ili senescepte rompas ĉiujn aliajn disciplinajn regulojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn.
38. TRINKI AKVON EL LIGNA TUBO
Iam antaŭe iu suferis de laceco kaj soifo dum vojaĝo. Vidinte klaran akvon fluanta el ligna tubo, li tuj aliris trinki. Post kiam li trinkis ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la ligna tubo: “ Mi jam trinkis kontente kaj ne plu venu al mi!” Sed la akvo daŭre fluis malgraŭ lia ordono. Li furioziĝis: “Mi jam fintrinkis kaj ordonis, ke vi ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas?” Iu vidis tion kaj diris: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas al la akvo ĉesigi la fluadon?” Dirinte, li tiris la malsaĝulon al alia loko. Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Pro la deziroj al la metempsikozo de renaskiĝo kaj morto, ili trinkas sala akvon el kvin pasioj stimulataj de kvin sensoj vida, aŭda, flara, gustuma kaj tuŝa. Enuiĝinte pri la kvin pasioj al la sensobjektoj kvazaŭ ili kontentiĝus per la trinkado, ili diras: “Ĉiuj vidaĵo, sono, odoro kaj gusto ne plu aperu antaŭ miaj okuloj.” Sed la pasioj daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleras: “Mi jam ordonis, ke vi foriĝu kaj ne plu estiĝu, kial vi ankoraŭ aperas kaj montras vin al mi?” Tiam saĝulo diras al ili: “Se vi volas atingi liberecon, vi devus vin deteni de viaj ses emocioj estiĝintaj de ses sensorganoj, teni vian menson for de la senso por forigi la iluziojn kaj atingi liberecon. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne plu vidu ilin?” Ili kondutas (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了