世界语版《百喻经》(50)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| diris: “Se mi ne trovos la perlon, mi neniam eliros.” Momenton poste, li estis mortigita de ŝia edzo. Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Aŭdinte, ke ĉio estas efemera, suferiga, senenta kaj senegoa en la metempsikozo de morto kaj renaskiĝo, kaj ke oni povas sin liberigi tenante la mezan vojon ekster du ekstremoj de nihilismo kaj eternismo, ili miskomprenas tion kaj ekstrebas esplori la limon kaj senlimecon de la mondo, kaj ankaŭ egoon kaj senegoecon de la vivestaĵo, tiel ili ne povas kompreni la teorion de la meza vojo. Kiam venas ilia fino, ili mortas pro efemereco kaj falas en tri suferajn mondojn kvazaŭ la malsaĝulo, kiu estis mortigita dum li serĉis la imagitan perlon “manio”.
95. RAKONTO PRI GEKOLOMBOJ Iam antaŭe, paro da gekolomboj vivis kune en sia nesto. Ili plenigis la neston per kolektitaj beroj kiam tiuj maturiĝis en aŭtuno. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj restis nur duono. La virkolombo ekkoleris kaj kulpigis la kolombinon: “Ni kune kolektis berojn travivante grandan penadon. Kial vi sole manĝis ilin, ke restas nur duono?” La kolombino respondis: “Mi tute ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem.” La virkolombo neniel kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: “Se vi ne manĝus, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?” Ĝi do bekmortigis la kolombinon. Pluvegis post kelkaj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo pentegis: “Fakte ŝi tute ne ŝtele manĝis la berojn. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis.” Ĝi do triste vokadis la kolombinon: “Kien vi iris, mia kara? ” Tiel kondutas ordinaruloj. Kun menso plena de senracia iluzio, ili dronas en diboĉo kaj amuziĝo, ignoras la eferemecon kaj kontraŭas disciplinon. Poste ili pentas, bedaŭras pri sia antaŭa konduto kaj suspiras kiel la malsaĝa kolombo. 96. FALSA BLINDULO
Iam antaŭe metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam aliaj metiistoj informiĝis pri tio, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Oni admonis ilin: “Kiel vi volas vane suferigi vin per sinblindigo? ” Tiaj malsaĝuloj estis mokitaj de aliaj homoj. Ankaŭ ordinaruloj tiel kondutas. Ili mensogas kaj kontraŭas disciplinon por havigi al si malgrandajn reputacion kaj profiton, sed pro tio ili renaskiĝas en la tri suferaj mondoj post la morto kvazaŭ la malsaĝuloj, kiuj sin blindigis por iomete da profito.
97. PERDO DE VESTAĴO
Iam antaŭe, du viroj kune iris en la dezerto. Iu el ili surhavis kotonan mantelon sed lian mantelon forrabis rabisto sur la vojo. La alia viro forkuris kaj sin kaŝis en herbaro. La prirabito iam kaŝis (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了