乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(28)

Unu knabo diris: “Jen barbo de ermito.”

La alia diris: “Ne, ili estas haroj de bruna urso.”

Tiam ermito loĝis ĉe la rivero. La infanoj disputadis senĉese kaj finfine iris al li por solvi sian dubon. La ermito tuj elprenis milion kaj linsemojn, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: “Tio, kion mi tenas en la mano, similas al pava fekaĵo.”

La ermito faris respondon tute ne laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.

Ankaŭ ordinaraj malsaĝuloj kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili diras sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la ermito mokita de ĉiuj homoj pro la respondo ne konforma al la demando. Sensencaj diroj ankaŭ kaŭzas similajn rezultojn.

50. KURACI ĜIBON

Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj vizitis kuraciston por ricevi kuracon. La kuracisto ŝmiris buteron sur lian korpon, tenis lin inter du tabuloj kaj kunpremis la tabulojn per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj estis elstarigitaj pro la sufero.

Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Kun intenco havigi al si feliĉon kaj bonhavecon, ili faras diversajn maldecaĵojn en la vivteno kaj komerco. Finfine la gajnita profito ne povas kovri ilian malbonan efektivon. Pro tio ili renaskiĝos en la infero en la sekva vivo kaj iliaj okuloj estos elstarigitaj pro sufero.

51. KOMUNA SERVISTINO

Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis al la servistino: “Lavu miajn vestojn.” Ankaŭ alia ordonis ŝin lavi  vestojn por li. La servistino respondis, ke ŝi unue faros lavadon por la unua porsono. La dua viro ekkoleris kaj insultis ŝin: “Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos unue nur por li?” Li skurĝis la servistinon dekfoje, kaj ĉiu el la aliaj same batis ŝin.

La Kvin Agregaĵoj estas samaj. Vivestaĵoj havas korpon el kvin agregaĵoj pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj la Kvin Agregaĵoj ĉiam skurĝas la vivestaĵojn per naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktoj.

52. AMUZISTO KAJ LA REĜO

Iam antaŭe, amuzisto faris amuzaĵon por la reĝo kaj la reĝo promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam li postulis la monon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson. (责任编辑:admin)