乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(41)

 74. ĈASO DE PROFITO

Iam antaŭe reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj alireligiuloj en la regno devas sin lavi pure; alie, oni punos ilin per diversaj pezaj laboroj.

Iu bramano portis malplenan akvujon kaj deklaris sin pure lavita. Se oni donis akvon al li, li tuj forverŝis ĝin, dirante: “Mi ne lavu min refoje. Lasu la reĝon lavi sin mem.”

Pro la leĝo li mensogis pure lavita por eviti servon al la leĝo, sed fakte li tute ne sin lavis.

Ankaŭ vulgaraj monaĥoj kondutas same. Kun la kalva kapo kaj tinkturitaj vestaĵoj, ili kondutas kontraŭ disciplino, sed sin ŝajnigas disciplinaj por akiri profiton kaj eviti servon al la reĝo. Kvankam ili ŝajnas al ŝramanoj, tamen ili ne havas veran meriton, kvazaŭ malplena botelo, kiu havas nur eksteran formon.

75. PERDO DE AMBAŬ URNO KAJ KAMELO

Iam antaŭe, iu tenis sian grenon en urno. Lia kamelo etendis la kapon en la urnon por manĝi grenon sed neniel povis elurnigi ĝin. Ankaŭ la mastro povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda afliktiĝo.

Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: “Ne afliktiĝu. Mi instruos al vi kion fari. Vi povos tuj elpreni la kamelan kapon per mia metodo. Detranĉu la kamelan kapon kaj ĝi tuj eliĝos.”

La homo detranĉis la kamelan kapon laŭ la propono. Tiel li mortigis la kamelon kaj ankaŭ devigite rompis la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.

Ankaŭ la ordinaruloj kaj malsaĝuloj kondutas same. Kun deziro al iluminiĝo kaj strebo al la celoj de trijano26 konsistanta el hinajano, medjamajano kaj mahajano, ili devas observi disciplinon kaj eviti ĉiujn malbonojn, sed ili rompas la disciplinon pro avido al la kvin pasioj. Rompinte la disciplinon, ili rezignas la celon de trijano kaj faras ĉion malbonan laŭplaĉe. Ili perdas la disciplinon kaj la celon, simile al la malsaĝulo, kiu perdis siajn kamelon kaj urnon.

*26. Trijano: La Tri Veturiloj, kiuj portas vivestaĵojn pasigi la maron de morto kaj naskiĝo al la bordo de nirvano. La tri principaj skoloj de budhismo. Ili estas hinajano, medjamajano kaj mahajano. La antaŭaj du apartenas al teravada budhismo, kaj la lasta apartenas al mahajana budhismo.

(责任编辑:admin)