世界语版《百喻经》(53)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| disĉiploj: Biksuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du specoj estas laikaj budhanoj en budhismo. *9: Tri Juveloj: Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj) . Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj. *10 Tri suferaj mondoj: mondoj de bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. *11 dek du ligoj al la ĉeno de ekzisteco: Alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) senscieco, 2) ago, 3) konscio, 4) nomformo, 5) ses sensoj, 6) kontakto, 7) percepto, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) ekzisteco, 11) naskiĝo, 12) maljunuĝo kaj morto. *12. Kalambako:(Latine:Aquilariae Lignum Resinatum) Aroma ligno kun rezino. *13 sravako: hinajana sekvanto, kiu kontemplas principon de la kvar veroj pir atingi nirvanon. *14. la kvin agregaĵoj: Formo, percepto, konscio, ago kaj scio. Ili reprezentas la kvin faktorojn materiajn kaj spiritajn de vivestaĵoj. *15. Tatagato: Titolo donita al ĉiuj budhoj. Ĝi signifas ŝajnajn venon kaj iron de ĉiuj budhoj. *16. Joĝano: Mezurunuo de la distanco, kiun antikva armeo de reĝo povis marŝi dum unu tago laŭ noto de antikva Hindio. Ĝi longas je dudek ĝis tridek kilometroj. *17. Sravako: Arahanto, kiu sukcesis iluminiĝi per praktikado laŭ la budhisma instruo. *18. Pratjekabudho: Arahanto, kiu vivis en la mondo sen budhismo sed atingis iluminiĝon per sia propra klopodo. *19. Marao: (Laŭvorte morto) iam nomata sinjoro de Morto, estas budhisma demono, kiu klopodis malhelpi al asketo Gotamo en vekiĝo. (Sidarto) *20. La kvar penadoj: Forigi estiĝintan malbonon, preventi estontan malbonon, estigi bonon kaj disvolvi ekzistantan bonon. *21. Piŝaĉo: Speco de demono, kiu sin vivtenas per sango de aliaj vivestaĵoj. *22. Srigalo: Vulpsimila besto iom malpli granda. *23. Kalpo: En budhismo kalpo ĝenerale indikas la longecon de tempo inter estiĝo kaj malestiĝo de mondo aŭ universo, tra la periodo de mondaj formiĝo, ekzistado, detruiĝo kaj malestado. Estas malsamaj interpretadoj pri la mezuro de kalpo en budhismo. Ĝi ofte signifas tre longan periodon de tempo, similan al eono. Estas specoj de malgranda, meza, granda kaj senkalkureblaj kalpoj. Laŭ iuj skoloj de budhismo, malgranda kalpo egalas al 16.8 milionoj da jaroj, kaj granda kalpo egalas al 1347 milionoj da jaroj. *24. Rakŝaso: Speco de demono, kiu kutime manĝas homojn. *25. Sotapano: Sotapano signias enirinto de sankta fluo. Ĝi estas la unua ŝtupo de arahanteco. *26. Vetalaj Sorĉvortoj: Malica sorĉvorto portempe revivigi kadavron por mortigi alian homon. *27. Trijano: La Tri Veturiloj, kiuj portas vivestaĵojn pasigi la maron de morto kaj naskiĝo al la bordo de nirvano. La tri principaj skoloj de budhismo. Ili estas hinajano, medjamajano kaj mahajano. La antaŭaj du apartenas al teravada budhismo, kaj la lasta apartenas al mahajana budhismo. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了