乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(23)

kaj morto, por ke mi ĉiam vivu en feliĉo kaj eterneco.” Tiam la bramanoj kaj aliaj respondas: “Ankaŭ mi suferas de la efemeraj renaskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj same strebas al la eterneco, sed ankoraŭ ne sukcesas. Se mi trovus rimedon, mi devus ĝin apliki al mi mem unue kaj doni al vi poste.” Ili same suferas kiel la kalvulo sed ne povas sin kuraci.

 41. KVERELO INTER DU DEMONOJ

Iam antaŭe, du demonoj Piŝaĉo20 kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Ili krevelis unu al la alia la tutan tagon por proporigi al si ĉiujn posedaĵojn kaj neniel povis paciĝi.

Tiam homo venis al ili. Vidinte ilin kverelantaj, li demandis: “Kiajn mirindecojn havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?”

La demonoj respondis: “Mia skatolo povas estigi ĉiajn vestaĵojn, manĝaĵojn, litojn, matracojn, litaĵojn kaj aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari al mi, kaj per la sandaloj mi povas flugi libere.”

Aŭdinte tion, la homo diris al la demonoj: “Tenu vin iom malproksimaj de mi. Mi juste dividos ilin por vi.”

Aŭdinte tion, la demonoj sin tenis malproksimaj de li. Li tuj portis la skatolon en brako, prenis la bastonon en mano, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.

La demonoj stuporiĝis pro tio, sed povis fari nenion kontraŭ tio.

La homo diris al ili: “Nun mi jam posedas ĉion, pri kio vi kvereladis senĉese, por ke vi ne plu kverelu ekde nun.”

Piŝaĉoj simbolas diversaj demonoj kaj alireligiuloj.  Almozdono similas al la skatolo, el kiu venas vivbezonaĵoj por la kvinkategoriaj vivestaĵoj, kiuj estas la ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. La bastono simbolas meditadon, per kiu oni povas subigi demonojn de rankoro kaj kleŝo. La sandaloj simbolas disciplinon, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de la ĉieluloj kaj homoj. La kverelado farita de la demonoj kaj alireligiuloj por postuli la skatolon simbolas ilian vanan klopodon por la frukto el la pasioj. Oni povas liberiĝi de la sufero kaj atingi liberiĝon nur per praktikadoj de bona konduto, almozdono, disciplineco kaj meditado.

*20. Piŝaĉo: Speco de demono, kiu sin vivtenas per sango de aliaj vivestaĵoj. (责任编辑:admin)