世界语版《百喻经》(22)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| simile al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon el ligna tubo.
39. ŜMIRI LA DOMON
Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis iun alian kaj vidis, ke la muroj estas bone ŝmiritaj dum la planko estas glata kaj pura en lia domo. Tio plaĉis al li kaj li demandis: “Per kio vi vi faris ŝlimon kaj ŝmiris viajn murojn tiel bone?” La gastiganto respondis: “Unue mi infuzis rizbranojn ĝisplene kaj miksis ilin en ŝlimon. Poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo, do ili estas tiel glataj.” La malsaĝulo pensis: “Estas malpli bone uzi nur rizbranojn ol rizgrajnojn por fari la murojn glataj kaj blankaj.” Li do miksis rizgrajnojn en ŝlimon por fari la murojn glataj. Li deziris, ke la muroj estu pli glataj, sed ili fariĝis des malpli glataj kaj eĉ fendiĝis. Li vane malŝparis la rizgrajnojn anstataŭ ricevi la deziritan efikon. Estus multe pli bone donaci la rizgrajnojn al malriĉuloj por akumuli meriton. Ankaŭ ordinaraj homoj kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke per praktikado de diversaj bonoj oni povas renaskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon post la morto, ili mortigas sin mem kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi libeiĝon. Ili vane perdas sian vivon kaj akiras nenion simile al la malsaĝulo.
40. SUFERO PRO KALVECO
Iam vivis homo sen haro sur la kapo. Li suferis ne nur de vintra malvarmo kaj somera varmo, sed ankaŭ de pikantaj moskitoj kaj tabanoj. Li turmentiĝis tagnokte kaj ege ĉagreniĝis pro tio. Estis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo iris al li kaj diris: “Mi petas, ke vi kuracu min de kalveco.” La kuracisto estis ankaŭ kalva. Li demetis sian ĉapon, montris la kapon kaj respondis: “Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci vian kalvecon, mi nepre kuracus min mem unue por forigi la suferon.” Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Turmentite de la suferoj el la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, ili volas trovi metodon por atingi senmortecon. Informiĝinte, ke la bonaj kuracistoj kiaj ŝramanoj, bramanoj kaj aliaj en la mondo lerte kuracas diversajn malsanojn, ili iras al ili kaj petas: “Bonvolu forigi mian suferon de la efemeraj renaskiĝo (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了