世界语版《百喻经》(52)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Honorinda Sangasena verkis “La Florkronojn por Malsaĝuloj*.
*Sangasena: (ĉine 僧 伽 斯 那) mahajana monaĥo de Meza Hindio. Li naskiĝis en la kvina jarcento, ordiniĝis kiel budhisma monaĥo en sia frua tempo kaj elspezis sian tutan vivon en pristudo de budhismo. Li ordigis kaj redaktis multajn budhismajn verkojn inkluzive de tiu ĉi verko, kies origina nomo estas “La Florkronoj por Malsaĝuloj”( 痴花鬘). Lia monaĥa disĉiplo Gunavridi (ĉine: 求那毗地)venis al Ĉinio en la jaro 492, kaj poste ĉinigis tiun ĉi verkon. *28. Agato: Medicina boluso uzebla por kuraci ĉiajn malsanojn.
TERMINOJ
*1. Kalandaka Bambuaro: Nomo de monaĥejo, kiu estis en la urbo Raĝagriho de la regno Magadho. La bambuaro estis donacita de riĉulo al la Budho kaj liaj disĉiploj, kaj Reĝo Bimbisara siavice konstruigis monaĥejon por la Budho kaj liaj disĉiploj. *2. Raĝagriho: Ĉefurbo de Magadho, kiu estas sude de Beharo kaj Patno en Barato nun. *3. La okspecaj nehomoj: ok specoj da nehomaj vivestaĵoj, kiuj sekvas la budhan instruon kaj protektas budhismon. (Ili estas ĉielulo, drako, jakŝo, Gandarvo, garudo, kimnaro kaj mahorago. El ili jakŝo estas potenca demono, kiu kutime estas atencema. Iuj el jakŝoj loĝas en la aero, dum la aliaj loĝas sur la tero. Gandarvo estas speco de la ĉielaj muzikistoj, kies urboj estas nerealaj simile al miraĝo. Garudo estas speco de la magiaj birdoj, kiuj havas fortajn kaj gigantajn flugilojn kaj sin vivtenas per manĝado al drakoj. Kimnaro estas speco de la ĉielaj muzikistoj kun homa korpo kaj ĉevala kapo, sur kiu estas unu korno. Kimnaro kantas kaj la kimnarino dancas. Mahorago estas speco de la demonoj, kiuj similas al boaoj aŭ serpentegoj.) *4. Kvin cerealoj: Kvankam estas diversaj specoj de cerealoj en la notoj, tamen ĉi tie temas pri ĉiuj grenoj. *5. Kvar elementoj: La elementoj, kiuj konsistigas ĉion en la mondo. La elementoj estas tero, kiu signifas ĉion malmolan kaj fortikan; akvo, kiu signifas ĉion flueblan; fajro, kiu signifas ĉion varman; kaj vento, kiu signifas spiron kaj aerfluon. *6. Kvin maksimoj: Kvin principoj de kondutoj en budhismo pri sindeteno de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj preno de alkoholaĵo kaj drogo. *7. Sotapano: Alinome Fluo-enirinto, la unua el la kvar ŝtupoj de sankteco. *8: La kvarkategoriaj (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了