乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(26)

kiel servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis, ke oni devas atenti la pordojn de la ses sensorganoj, observi disciplinon por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de pasioj. Sed iuj bikŝuoj ne kondutas laŭ lia instruo. Ili avidas la profiton, mensogas pri sia pureco, sin ŝajnigas mediti en kvieta loko, sed distriĝas pro avido al la kvin pasioj, konfuziĝas pro vidaĵo, aŭdaĵo, odoro kaj gusto, kovras sian prudenton pro senscieco, ligiĝas al pasia ŝnuro kaj perdas ĉiujn trezorojn, kiuj estas ĝustaj atentemo, pripensado, praktikado kaj iluminiĝo.

46. ŜTELI GRUNTBOVON

Iam antaŭe, vilaĝanoj ŝtelis gruntbovon kaj formanĝis ĝin kune.

La perdinto de la bovo iris en la vilaĝon sekvante la bovajn piedsignojn. Li venigis vilaĝanon, priskribis la bovon kaj demandis: “Ĉu vi estas en la vilaĝo?” La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la vilaĝo.”

Li demandis: “Ĉu en la vilaĝo troviĝas lageto, ĉe kiu vi kune manĝis la bovon?”

La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas lageto.”

Li demandis: “Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?”

La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la arbo.”

Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?”

La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la oriento.”

Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?”

La vilaĝano respondis: “Ne troviĝas la tagmezo.”

La perdinto diris: “Eĉ se vere troviĝus nek vilaĝo, nek arbo, kiel povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio ni scias, ke vi mensogas nekredeble. Ĉu vi vere ŝtelis la bovon por manĝi?”

La vilaĝano do konfesis: “Jes, ni vere manĝis ĝin.”

Tiel kondutas tiuj, kiuj rompis disciplinon. Anstataŭ malkaŝi sian kulpon, ili kaŝas ĝin kaj renaskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj dioj rigardas per sia magia vido, do oni tute ne kapablas kaŝi sian kulpon similan al la nekaŝebla ŝtelado de la bovo.

47. IMITI PEPADON (责任编辑:admin)