世界语版《百喻经》(37)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| . Kvankam oni ne havas puran intencon en la komenco, ili povas havigi al si meriton per ofero al sanktaj erudiciuloj. Oni eĉ povas ricevi tiel grandan meriton per almozdono sen pura intenco, do tute ne necesas paroli pri ofero kun pura intenco. Do ni devas diligente praktiki almozdonon en bona ŝanco.
*Sotapano: Sotapano signias enirinto de sankta fluo. Ĝi estas la unua ŝtupo de arahanteco.
66. RECITI STIRMETODON
Iam antaŭe filo de pliaĝulo iris al la maro kun komercistoj por kolekti trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de ŝipo kaj sciis la metodon stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en kirlaĵoj aŭ sur ondegoj de la maro. Do li diris al la aliaj: “Mi bone scias stirmetodon sur maro.” Aŭdinte tion, ĉiuj kredis lin. Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo subite mortis de malsano, do la filo de la pliaĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭi. Kiam la ŝipo trafis kirlaĵon, la novulo recitis laŭte: “Oni devas tiel stiri kaj tiel direkti la ŝipon.” Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo anstataŭ veturi antaŭen por atingi la lokon, kie estas trezoroj. Ĉiuj komercistoj sur la ŝipo dronis en la maro. Ankaŭ ordinaraj homoj tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo atenti pri la spirado kaj kontempli pri la malpureco, sed nur scipovas reciti la tekston anstataŭ kompreni la esencon. Ili ne bone scias diversajn praktikajn metodojn, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj eĉ instruas la aliajn. Oni konfuziĝas pro lia misgvido, misuzas la metodon kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn kunvojaĝantojn en la maro.
67. GEEDZOJ SILENTE MANĜAS KUKON
Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ĉiu el ili manĝis unu kukon, restis nur unu. Do ili interkonsentis: “Kiu parolos, tiu ne rajtos manĝi la lastan kukon.” Por la lasta kuko neniu el ili parolis plue post la interkonsento. Momenton poste rabisto trudiĝis en la ĉambron kaj forportis ĉiujn havaĵojn. Sed la geedzoj nur gapis silente anstataŭ paroli pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon eĉ antaŭ la edzo. La edzo ankoraŭ sin tenis silenta kvankam li vidis tion. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了