世界语版《百喻经》(44)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| per klistero. La kuracisto ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por kuraci la malsanulon. Sed la malsanulo englutis la pretigitan klisteraĵon antaŭ la reveno de la kuracisto. Pro tio lia stomako tiel ŝveliĝis kaj suferigis lin, ke li neniel povis elteni plu. Reveninte, la kuracisto demandis la malsanulon mirigite: “Kio okazas al vi?” La malsanulo respondis: “Mi englutis la klisteraĵon iom antaŭe kaj suferas morte pro tio.” Aŭdinte tion, la kuracisto riproĉis lin: “Kiel malsaĝa vi estas! Vi ja tute ne scias kiel uzi ĝin.” Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado. La malsaĝulo estas mokita de homoj en la mondo. Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Ili intencas lerni diversajn metodojn de meditado kaj kontemplado. Sed kiam ili devas kontempli malpuraĵon, ili praktikas spiran meditadon. Kaj kiam ili devas komtempli spiradon, ili meditas pri la ses datuojn. Ili praktikas mise kaj senorde anstataŭ ĝuste, suferas de la konfuzo kaj eĉ perdas la vivon pro tio. Anstataŭ peti instruon de bona instruisto, ili mise praktikas la meditan metodon, simile al la malsaĝulo, kiu englutis la malpuraĵon.
81. VENĜO KONTRAŬ URSO
Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj homoj. Kiam la filo iris sola en arbaron, li estis vundita de urso per dentoj kaj ungoj. Li do haste elkuris al la kunvojaĝantoj. Vidinte lin vundita, la patro miris kaj demandis lin: “Pro kio vi tiel vundiĝis?” Li respondis al la patro: “Besto kun densaj kaj longaj haroj vundis min.” La patro tuj iris en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte asketon kun densaj kaj longaj haroj, li tuj pretis pafi sagon al li. La akompanantoj diris al li: “Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la vundinto de via filo.” Malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Ili volas sin venĝi kontraŭ virtuloj post kiam ili ricevas insulton de tiuj, kiuj nur portas religian robon sed ne havas konvenan konduton, simile al la patro, kiu venĝis sian filon kontraŭ asketo.
(责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了