乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(40)

72. BUŜO DA MILIO

Iam antaŭe, iu iris al la domo de sia edzino kaj vidis ŝin pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis milion en la buŝon. Kiam la edzino vidis lin kaj volis paroli kun li, li ne povis respondi per la buŝo plena de milio. Pro honto li ankaŭ ne kuraĝis eligi la milion antaŭ la edzino. Li do povis fari nenion ol sin teni muta.

Mirigite pro lia muteco, la edzino palpis lin kaj opiniis, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: “Tuj je la alveno de mia edzo, lia buŝo tiel ŝveliĝis, ke li eĉ ne plu povas paroli.”

La bopatro senprokraste alvenigis kuraciston por kuraci lin. La kuracisto diris: “Li suferas de la plej grava malsano kaj resaniĝos nur se mi apartigos liajn lipojn.” Do la kuracisto disigis liajn lipojn per tranĉilo. Je tio, la milio fluis el lia buŝo, kaj malkaŝiĝis lia ŝtelado.

Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ili faras malbonon kaj rompas disciplinon, sed kaŝas tion anstataŭ konfesi sian kulpon. Pro tio ili falas en amarajn mondojn de inferuloj, bestoj kaj malsataj spiritoj, simile al la malsaĝulo, kiu ne eligis milion pro honto sed ne sukcesis deteni la malkaŝiĝon de la kulpo post disiĝo de la lipoj.

73. MENSOGO PRI MORTO DE LA ĈEVALO

Iam iu rajdis sur nigra ĉevalo al milito kontraŭ banditoj sed pro timo li ne kuraĝis batali. Li do malpurigis sian vizaĝon per sango kaj kuŝiĝis inter kadavroj por sin ŝajnigi morta. Lia ĉevalo estis forkondukita de alia homo. Post kiam la armeo foriris, li volis reveni hejmen. Li do detranĉis la voston de alies blanka ĉevalo kaj portis ĝin kune kun si.

Post lia reveno, oni demandis: “Kie estas via ĉevalo? Kial vi ne rajdas ĝin?” Li respondis: “Mia ĉevalo mortis, kaj mi alportis nur ĝian voston.” Ili diris: “Via ĉevalo estis nigra. Kiel ĝi havis blankan voston?” Li povis respondi nenion kontraŭ tio kaj estis mokita de la aliaj.

Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Kvankam ili pretendis pri la bona konduto, praktikado de kompatemo kaj abstinado de viando kaj alkoholaĵo, tamen ili faras mortigon kaj venenigon al vivestaĵoj. Kun pretendo pri bono ili faras ĉion malbonan, simile al la malsaĝulo, kiu mensogis pri la morto de la ĉevalo.

(责任编辑:admin)