乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(47)

renaskiĝos en la tri suferaj mondoj post la morto, tutsimile al la malsaĝulo, kiu detranĉis la kapon de la filo por protekti iom da valoraĵon.

87. DIVIDI ŜTELAĴON

Iam antaŭe, aro da ŝtelistoj kune faris ŝteladon kaj kolektis multajn havaĵojn. Ili dividis la havaĵojn en multajn porciojn. Teksaĵo el lano kaj silko de Cerva Ĝardeno ŝajnis ne bone tinkturita, do ili opiniis ĝin ne bona kaj donis ĝin nur al tiu en la malplej supera rango.

La malsuperulo akceptis la dividaĵon kun malĝojo. Li plendis, ke li ne profitas de la divido. Sed kiam li vendis la teksaĵon en la urbo, riĉuloj en la urbo pagis lin multe. Li enspezis kelkoble pli multe ol la aliaj kaj ekzaltiĝis pro tio.

ordinaruloj ne scias, ĉu almozdono kaŭzas bonan rezulton aŭ ne, do ili nur faras malgrandan almozdonon. Sed kiam ili ĝuas senfinan feliĉon naskiĝinte en la ĉielo pro la almozdono, ili bedaŭras pro la malmulteco de sia bonfaro. Simile al la malsuperulo, kiu ege ĝojis ricevinte grandan enspezon pro la teksaĵo, la almozdoninto ĝojas pro la granda feliĉo el malgranda almozdono kaj bedaŭras pro la malmulteco de sia ofero.

88. SIMIO KAJ SOJFABOJ

Iam simio tenas manplenon da sojfaboj en la mano, sed senatente faligis unu sur la teron. Ĝi do demetis la restajn sojfabojn por serĉi la perditan. Sed antaŭ ol ĝi trovis la perditan sojfabon, kokoj kaj anasoj formanĝis la restajn.

Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruas unu disciplinan regulon, sed ne pentas pro tio. Tiel ili perdas ĉiujn disciplinajn regulojn pro la malsingardemo kaj malatentemo kaŭzitaj de la ne pentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro unu perdita.

89. ORA PUTORO

Kiam homo piediras, li trovis oran putoron sur la vojo. Li portis ĝin en la sinon kun granda ĝojo kaj daŭrigis la vojon. Kiam li demetis sian veston por trapasi riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed li pensis: “Mi preferas morti de la serpenta mordo ol forlasi ĝin.” Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron. (责任编辑:admin)