世界语版《百喻经》(24)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
42. PROTEKTI KAMELAN FELON
Dum komercistoj faris komercan vojaĝon, unu el iliaj kameloj subite mortis sur la vojo. La mortinta kamelo iam portis multajn trezorojn, valorajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Oni tuj senfeligis ĝin post ĝia morto. Antaŭ la forlaso la ĉefkomercisto restigis du lernantojn kaj diris al ili: “Bone gardu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekeco.” Ekpluvis poste. La lernantoj estis tiel malsaĝaj, ke ili kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, do la teksaĵo tute detruiĝis pro tio. La prezo de la teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili kovris la felon per valora teksaĵo pro malsaĝo. Ankaŭ ordinaraj homoj en la mondo kondutas tiamaniere. La teksaĵo simbolas abstinadon de mortigo; la kamela felo simbolas monon kaj havaĵon; la putrado pro la pluvo simbolas diboĉon kaj detruadon al bona konduto. La disciplina regulo abstini de mortigo estas la darma korpo de la Budho kaj kaŭzo por plej supera atingo. Anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas almozdoni al la monaĥoj kaj konstruadi pagodojn kaj monaĥejojn per mono kaj havaĵo. Per tio ili strebas al la monda feliĉo anstataŭ al la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi el renaskiĝo en la kvin mondoj de la ĉielulo, homo, besto, malsata spirito kaj inferulo. Do pro tio religianoj devas rigore sin deteni de mortigo.
43. GRANDA PENADO POR BAGATELAĴO
Iu pene kaj diligente frotegadis grandan ŝtonon dum longaj monatoj, kaj finfine el ĝi faris malgrandan bovforman ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo. Ankaŭ homoj en la mondo kondutas same. Frotado de granda ŝtono estas simbolas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovforma ludilo simbolas konkuradon por akiri reputacion (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了