乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(17)

.

Poste, la trompisto reiris al la ŝafisto kaj diris al li: “Via filo mortis post la naskiĝo.”

Kiam la ŝafisto aŭdis tion, li tuj ploregis kaj suspiris longe pro malĝojo.

Ankaŭ mondanoj kondutas same. Ili lernas multe da scio, sed ne volas instrui la aliajn pro avideco je reputacio kaj profito. Mistifikite de la efemera korpo, ili avidas la mondajn feliĉojn kiajn la edzino kaj gefiloj. Pro la trompiĝo ili perdas bonan konduton, vivon kaj havaĵon, kaj fine ploras pro la granda sufero, simile al la ŝafisto.

31. DUNGI ARGILAĴISTON

Iam brahmana pastro volis okazigi religian ceremonion kaj diris al sia disĉiplo: “Mi bezonas argilaĵojn por rito. Dungu por mi metiiston pri argilaĵoj en la foiro!”

La disĉiplo do iris al la hejmo de metiisto. Tiam iu portis argilaĵojn al foiro per sia azeno por vendi ilin, sed la azeno rompis ĉion dum momento. Li revenis hejmen kaj ploris kordolore.

Kiam la disĉiplo vidis tion, li demandis: “Kial vi suspiras tiel malĝoje?”

La metiisto respondis: “Mi produktis argilaĵojn diligente kaj pene dum multaj jaroj. Kiam mi portis ilin al foiro por vendi, la damninda azeno momente detruis ĉiujn miajn produktojn. Mi ege malĝojas pro tio.”

Aŭdinte tion, la disĉiplo diris ĝojplene: “Kiel eksterordinara estas via azeno! Ĝi eĉ povas momente detrui ĉion, kion vi elfaris dum longa tempo. Mi aĉetos ĝin de vi!”

La metiisto plezuriĝis kaj tuj vendis la azenon.

Post kiam la disĉiplo revenis rajdante la azenon, la instruisto demandis: “Por kio vi alvenigis azenon anstataŭ metiiston?”

La disĉiplo respondis: “Tiu ĉi azeno estas des pli kapabla ol la metiisto. Ĝi povas tuj detrui la argilaĵojn, kiujn la metiisto elfaris dum longaj jaroj.”

La instruisto diris: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! La azeno povas rompi argilaĵojn, tamen ĝi ne kapablas fari eĉ unu argilaĵon dum cent jaroj!”

Ankaŭ homoj en la mondo estas samaj. Kvankam ili ricevas oferojn de aliaj homoj dum longa tempo de cent jaroj, tamen ili neniam faras rekompencon. Ili nur faras malutilon anstataŭ helpon. La maldankemaj homoj kutime tiel kondutas.

(责任编辑:admin)