世界语版《百喻经》(3)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos kaj mankos al mi sufiĉe da urnoj por ĝi. Krome, ĝi facile ranciĝos. Estas plibone lasi la bovinon teni lakton en la ventro. Mi povos tuj elpreni lakton nur ĉe la festeno. Post la decido, li kaptis la bovidon kaj tenis ĝin aparte de la bovino. Monaton poste, li komencis prepari la festenon por la gastoj. Nur tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, tamen ĝi jam neniel plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ mokridis je li. Iuj malsaĝuloj kondutas same. Ili volas havigi al si meriton per almozdono, sed diras: “Mi donos pligrandan almozon nur kiam mi riĉiĝos.” Sed antaŭ la riĉiĝo ili perdas la havaĵon pro la estroj, rabistoj aŭ la katastrofoj de akvo kaj incendio, aŭ ili perdas la vivon. Se oni ne faras almozdonon senprokraste, la rezulto okazas same.
3. VUNDIĜO PRO PIROJ
Iam malsaĝulo havis neniun haron sur la kapo. Iu batis lian kapo per piroj fojfoje kaj grave vundis ĝin. Tiam la malsaĝulo toleris la batadon silente anstataŭ foriri. Vidinte tion, oni diris al li: “Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis vundiĝo?” La malsaĝulo respondis: “Kvankam la batanto estas aroganta kaj forta, tamen li estas malsaĝa. li prenis mian senharan kapon por ŝtono, batas ĝin per piroj kaj tiel vundis al mi la kapon. ” Oni diris: “Estas vi, kiu estas malsaĝa. Kial vi ankoraŭ opinias lin tia? Se vi havus iom da saĝo, vi forkurus anstataŭ ricevi batadon ĝis la kapvundiĝo!” Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ havi kredon, observi disciplinajn regulojn kaj lerni budhan instruon, ili atentas nur la eksteran aspekton por ĉasi profiton. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiĝo sed opiniis, ke la vundanto estas malsaĝa.
4. VIRINO SIN ŜAJNIGIS MORTA
Iam malsaĝulo havis tre ĉarman edzinon. Li tre amis ŝin, sed ŝi estis nek fidela nek ĉasta. Post nelonge, kiam ŝi kontaktis aliajn virojn, ŝi dronis en volupto kaj volis forlasi la edzon por sin ĵeti en la sinon de adultulo. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: “Post mia foriro, portu virinan kadavron en mian ĉambron kaj diru al mia edzo, ke mi jam mortis.” La maljunulino atendis ĝis la eliro de la malsaĝulo kaj metis virinan kadavron (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了