世界语版《百喻经》(49)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| piediris kun sia infano en la sino. Laciĝinte dum la irado, ŝi endormiĝis profunde. Tiam homo iris al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo kaj ne plu zorgis pri siaj havaĵoj. La homo deprenis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion. Iuj bikŝuoj ankaŭ kondutas same. Ili ŝatas sin miksi en bruajn lokojn kaj diversajn aferojn por akiri iom da profito, sed iliaj valoraj meritoj de virto, disciplino kaj meditado estas forrabitaj de la kleŝoj. Ili similas al la infano, kies valoraĵoj estis tute forprenitaj pro lia kroĉiĝo al la bongustaĵo.
93. MALJUNULINO KAJ URSO
Iam antaŭe kiam maljunulino kuŝis sub arbo, aliris urso por kapti ŝin. Ŝi haste kuris ĉirkaŭ la arbo por eviti ĝin. La urso postkuris ŝin, metis manon sur la arbon kaj volis kapti ŝin per la alia. Genia ideo subite venis al la maljunulino. Ŝi tuj ĉirkaŭprenis la arbon kaj premis la ambaŭ manojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alia homo aliris. La maljunulino kriis: “Helpu min kapti la urson, por ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon.” Tiu homo kredis la maljunulinon kaj kaptis la urson. La maljunulino tuj forkuris dum la homo estis suferigita de la urso. La malsaĝulo estis mokita de la mondo. Tiel kondutas ordinaruloj. Ili provis verki herezajn verkaĵojn. Ili ne lertis pri verkado kaj laj verkoj estas plenaj de eraroj kaj pezaj esprimoj. Ili mortis antaŭ la finiĝo de la verko. Poste aliaj homoj trovis la verkaĵojn kaj volis fari eksplikadon, tamen ili povis kompreni la enhavon kaj dronis en malfacilaĵo, simile al la malsaĝulo, kiu tenis la urson por aliulo sed suferis de la besto.
94. KANALO “MANIO”
Iam iu adultis kun la edzino de aliulo. Antaŭ ol la finiĝo de ilia afero, la edzo revenis de ekstere, trovis tion kaj atendis ekster la pordo por mortigi la adultulon je lia eliro. La virino diris al la adultulo: “Mia edzo trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon krom ‘manio’, per kiu vi povas eliri”. Ŝi aludis, ke la adultulo elglitu tra la akva kanalo. Sed la adultulo misprenis ĝin kiel perlon “manio”. Li ekserĉis ĉie sed trovis ĝin nenie. Li do (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了