乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(13)

22. KOMERCO PER KALAMBAKO

Iam antaŭe, filo de pliaĝulo iris al la maro por kolekti kalambakon12. Li havigis si ĉaron da kalambako ĉirkaŭ unu jaro kaj portis ĝin hejmen.

Li portis la kalambakon en la bazaron por vendi, sed neniu aĉetis ĝin pro la alta prezo. Neniom li vendis dum multaj tagoj, do li ege ĉagreniĝis pro tio.

Li vidis, ke lignokarbo vendiĝas bone. Li do pensis: “Mi preferas bruligi ĝin en lignokarbon por elvendi rapide.”

Li tuj faris la kalambakon en lignokarbon kaj vendis ĝin en la bazaro kontraŭ enspezo de malpli ol duonĉaro da lignokarbo.

Ankaŭ malsaĝaj homoj en la mondo kondutas same. Komence ili laboras diligente per diversaj klopodoj por atingi budhecon. Poste pro la malfacileco ili rezignas la antaŭan klopodon kaj ekklopodas por sravaka13 frukto kun intenco atingi nirvanon kiel arahanto laŭeble plej frue.

*12. Kalambako: (Latine: Aquilariae Lignum Resinatum) Speco de aroma ligno kun rezino.

*13 sravako: hinajana sekvanto, kiu kontemplas principon de la kvar veroj por atingi nirvanon.

 23. PAKI MALNOVAĴON PER SILKAĴO

Iam ŝtelisto glitis en la domon de riĉulo kaj ŝtelis silkaĵojn. Li pakis malnovajn tolaĵojn kaj aliajn posedaĵojn per la ŝtelitaj silkaĵoj. Saĝuloj mokridis lin pro tio.

Ankaŭ iuj malsaĝaj homoj en la mondo kondutas simile. Kun kredo ili iras al budhismo, praktikas bonon kaj akumulas meriton, tamen pro avido al profito ili kontrŭas sian puran disciplinon kaj perdas ĉiujn meritojn. Pro tio ili estas same mokitaj de la homoj en mondo.

24. SEMI ROSTITAJN SEMOJN DE SEZAMO

Antaŭe malsaĝulo gustumis semojn de sezamo kaj opiniis la guston malbona. Poste li rostis ilin kaj trovis ilin multe pli bongustaj. Li do pensis: “Estus pli bone ke mi rostu la semojn antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste.”

Li do rostis la semojn kaj semis ilin, sed la semoj neniam ĝermis.

Iuj homoj kondutas same. Ili ne ŝatas la bodisatvan praktikadon pro (责任编辑:admin)