世界语版《百喻经》(25)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| . La lernantoj devas ne nur diligente pristudi diversajn sciojn, sed ankaŭ atente faras praktikadon por atingi superan frukton. Se ili klopodas nur por reputacio kaj profito, ili dronas en fiereco kaj aroganteco, kaj pliigas siajn malbonan konsekvencon.
44. SATIĜO PER DUONA KUKO
Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Kiam li manĝis ses kaj duonan kukojn, li sentis sin tute sata. Li ege bedaŭris kaj sin batis per la manoj. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur per tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis tute vane. Se mi scius, ke la duona kuko povos satigi min, mi devus manĝi ĝin unue.” Ankaŭ homoj en la mondo tiel kondutas. Ĉiam mankas al ili feliĉo en la homa vivo ekde la komenco, sed ili sin iluzias per feliĉo pro sia malsaĝo tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Pro senscieco oni prenas riĉaĵon kaj rangon por feliĉo, sed ili suferas multe kiam ili klopodas por gajni riĉaĵon, suferas en penado por protekti la gajnitajn riĉaĵon kaj rangon, kaj poste, kiam ili perdas la riĉaĵon kaj rangon, ili denove turmentiĝas pro bedaŭro kaj sopiro je la perdaĵoj. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, se oni havas vestaĵon kaj manĝaĵon, ili sin opinias feliĉaj, sed ili sin iluzias pri la feliĉo en la sufera klopodo. Budhoj diras, ke mankas komforto, kaj ĉio estas suferiga en la tri mondoj de pasio, formo kaj senformo en la metempsikozo, sed ordinaraj homoj sin opinias feliĉaj pro sia iluzio.
45. GARDI PORDON
Iam antaŭe, antaŭ ol iu vojaĝis malproksimen, li ordonis sian serviston: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.” Post kiam la mastro foriris, oni ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti muzikon kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon al la azeno per ŝnuro kaj kondukis la beston al la ludejo por ke li aŭskultu la ludadon. Ŝtelisto pripriŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn dum foresto de la servisto. Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?” La servisto respondis: “Via moŝto nur ordonis al mi gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio.” La mastro kulpigis lin: “Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵon. Nun la havaĵo jam tute perdiĝis, do por kio ankoraŭ utilas la pordo?” Same kondutas la malsaĝuloj vivantaj inter naskiĝo kaj morto (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了