乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(32)

59. RIGARDI BOTELFARADON

Iam antaŭe, du viroj iris al metiisto de argilaĵo kaj nesatigable rigardis lin fari botelojn per tornilo.

Unu el ili forlasis kaj iris al festeno. Tie li ĝuis bongustan manĝaĵon kaj ricevis valoraĵon.

La alia daŭre rigardis la faradon de boteloj. Li pensis: “Mi iros nur post kontentiĝo pri la rigardo.” La tempo iom post iom pasis, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis pri la rigardo. Pro tio li perdis la ŝancon por ricevi manĝaĵon kaj vestaĵon.

Ankaŭ malsaĝuloj estas similaj. Ili okupiĝas pri bagatelaj aferoj kaj opinias tion tute ordinara.

Homoj faras ion hodiaŭ,

kaj alian morgaŭ.

Aperis la Budho, la granda drako,

kaj lia voĉo tondras tra la tuta mondo.

La darmo pluvas nehaltigeble,

sed ili ne aŭdas ĝin pro la propra kaŭzo.

Ili ne scias la alvenon de la morto,

kaj perdas la ŝancon lerni budhismon.

Ili ne povas akiri la valoran darmon,

sed ĉiam restas en malriĉa kaj sufera stato.

Ili ignoras la ĝustan darmon,

pro sia rigardo al botelfarado.

Pro la vidpunkto de eterneco,

ili perdas ĉiajn profitojn el la Darmo,

kaj neniam atingos liberiĝon.

60. SPEGULIĜO DE ORO

Iam antaŭe, malsaĝulo iris al lageto. Li hazarde vidis speguliĝon de oro sur la akvofundo kaj kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj gratis ŝlimon por trovi la oron, sed klopodis vane ĝis elĉerpiĝo. Li devis eliri por ripozi. Momenton poste, kiam la akvo reklariĝis, la ora bildo refoje aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon en la ŝlimo, sed ankoraŭ trovis nenion.

Tiam lia patro venis al li. Vidinte lin, la patro demandis: “Kion vi faris, tiel ke vi estas tiel laca?”

Li respondis: “Troviĝas oro sur la akvofundo! Mi enakviĝis por preni ĝin de (责任编辑:admin)