乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(36)

La reĝo demandis lin: “Kiu vi estas? Kaj de kie vi havigis al vi la ĉevalojn?”

Li respondis: “Mi venis de iu lando kaj renkontis la ŝtelistojn sur la vojo. Mi luktis kun ili per tranĉilo kaj sagoj, kaj mortigis ĉiujn kvincent ŝtelistojn sub la arboj, do mi kolektis la ĉevalojn kaj trezorojn por iri al vi. Se vi ne kredas tion, bonvolu sendi iun esplori la lokon, kie ili vundiĝis kaj mortis.”

La reĝo tuj sendis siajn fidelulojn pririgardi, kaj trovis tion vera. La reĝo ege ĝojis kaj admiris lian raran kapablon. Reveninte al sia lando, la reĝo premiis lin per alta rango, multaj trezoroj kaj vasta regiono.

Tiam la malnovaj korteganoj enviis lin pro tio. Ili diris al la reĝo: “Li ja estas alilandano tute ne fidinda. Kial vi tiel favoras lin per premio multe pli granda ol tiu al la malnovaj korteganoj?”

Informiĝinte pri tio, la sendito diris: “Kiu sufiĉe kuraĝas dueli kun mi? Bonvolu iri al la ebena loko por montri vian kapablon.”

Ĉiuj korteganoj teruriĝis kaj neniu el ili kuraĝis kontraŭi lin.

Poste, aperis feroca leono en dezerta regiono de la lando. Ĝi mortigis preterpasantojn sur la vojo al la ĉefurbo, do neniu plu kuraĝis preteriri.

Tiam la korteganoj interkonsiliĝis kune: “La alilandano deklaris, ke li estas senkompare brava kaj neniu povas lin venki. Se li povos mortigi la leonon por protekti la landon, tio estos vera miraklo.” Do ili faris interkonsenton kaj proponis tion al la reĝo.

Akceptinte ilian proponon, la reĝo tuj donacis tranĉilon kaj bastonon al la sendito kaj sendis lin mortigi la leonon.

Akceptinte la ordonon, la sendito iris al la leono sin kuraĝiginte. Vidinte lin, la ekscitita leono tuj feroce sin ĵetis al li kun muĝego. Li ektimis kaj senprokraste grimpis sur arbon. La leono levis la kapon al la arbo kun malfermita faŭko. Li estis tiel terurigita, ke li pretervole faligis la tranĉilon el la mano. La tranĉilo ĝuste falis en la faŭkon de la leono kaj mortigis ĝin.

Li ekzaltiĝis kaj tuj raportis la sukceson al la reĝo. La reĝo despli favoris lin. Ekde tiam, ĉiuj homoj en la lando estimis kaj laŭdis la senditon.

La kneloj de la virino simbolas almozdonon, kiun oni faras sen pora intenco; sendito simbolas sanktan erudiciulon; vojaĝo al alia lando simbolas ĉiujn ĉielojn; mortigo al ŝtelistoj simbolas sotapanon24, kiu klopodas forigi la kvin pasiojn kaj kleŝojn; renkontiĝo kun la reĝo simbolas rekontiĝon kun la sanktuloj kaj intimuloj; ĵaluzaj malnovaj korteganoj simbolas la alireligiulojn, kiuj vidinte la saĝulojn sin liberigi el la kleŝoj kaj kvin pasioj, faras kalumniadon kaj diras, ke ne ekzistas tiaj aferoj; la propono dueli kontraŭ la malnovaj korteganoj simbolas la neluktkapablecon de alireligiuloj; mortigo al leono simbolas sanktan frukton de senkroĉiĝo post la malestigo de kleŝoj kaj demonoj. Ĉiama timemo estas simbolo, ke malfortulo povas venki la fortan (责任编辑:admin)