乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(35)

64. “DEMONO” EN LA MALNOVA DOMO

Iam estis malnova domo. Laŭdire la domon ofte hantis kruela demono, do neniu kuraĝis dormi en ĝi pro timo.

Tiam, viro sin pretendis kuraĝa kaj deklaris: “Mi volas tranokti en la domo.” Dirinte, li tuj endomiĝis por tranokti.

Poste, alia viro deklaris sin multe pli kuraĝa ol la antaŭa. Ankaŭ li aŭdis, ke la domo estas frekventata de feroca demono. Li volis iri en la domon.

Apenaŭ la posta viro ekpuŝis la pordon, la antaŭa enirinto opiniis, ke alvenas demono. Li do tutforte puŝis la pordon por lasi neniun eniri. La posta viro ankaŭ opiniis, ke en la domo estas la demono. Li do luktis unu kun la alia per la pordo ĝis tagiĝo. Nur kiam ili intervidiĝis unu la alian, ili eksciis, ke neniu el ili estas demono.

Ankaŭ homoj en la mondo estas samaj.La kuniĝo de la kaŭzoj kaj kondiĉoj okazas portempe. En neniu estas la reganto de la okazo. Neniu povas trovi sian egoon per esploro kaj dedukto, tamen oni prenas sian imagon por vero kaj reciproke konfliktas, same kiel la viroj en la rakonto.

65. KVINCENT KNELOJ

Iam vivis virino senbride diboĉa kaj malĉasta. Regite de arda volupto ŝi malamegis sian edzon. Ŝi elpensis diversajn metodojn por mortigis la edzon, sed neniam sukcesis.

Okazis, ke la edzo pretis vojaĝi al najbara lando kiel sendito, do la virino ŝtele faris venenajn knelojn por mortigi lin. Ŝi mensogis al la edzo: “Nun vi iros malproksimen kiel sendito. Mi timas, ke mankos al vi manĝaĵo, do mi speciale faris kvincent knelojn por vi kiel manĝaĵon. Sed ne manĝu ilin antaŭ ol vi havos nenion alian por manĝi en alia lando.”

La edzo obeis ŝin kaj tuŝis neniom el la kneloj ĝis li atingis alian landon. Kiam li tranoktis en arbaro, li sin kaŝis sur arbo por eviti sovaĝajn bestojn, sed forgesis la knelojn kaj lasis ilin sub la arbo.

Hazarde okazis priŝtelado en tiu nokto. Kvincent ŝtelistoj iris ankaŭ en la arbaron, ŝtelinte trezorojn kaj kvincent ĉevalojn de la reĝo. Ili ĉiuj suferis de malsato kaj soifo pro forkurado. Vidinte la knelojn sub la arbo, ili manĝis po unu. La veneno en la kneloj estis tiel forta, ke ili ĉiuj perdis la vivon dum momento.

La viro subgrimpis de la arbo je la tagiĝo. Vidinte, ke ĉiuj ŝtelistoj kuŝas mortaj sub la arbo, li afekte vundis la kadavrojn per tranĉilo kaj sagoj. Poste, li kolektis la ĉevalojn kaj trezorojn, kaj kondukis la bestojn al sia celloko.

La reĝo de la lando alrajdis kun multaj homoj por postkuri la ŝtelistojn laŭ la piedsignoj, kaj renkontis lin sur la vojo. (责任编辑:admin)