世界语版《百喻经》(51)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| oran moneron en la mantela kolumo. Li do petis la rabiston: “La vestaĵo valoras je unu ora monero. Mi volas aĉeti ĝin per mono.” La rabisto demandis: “Kie estas via mono?” La prirabito prenis la moneron el la mantela kolumo kaj donis ĝin al la rabisto: “Ĝi ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la spertan oraĵiston, kiu sin kaŝas en la herbaro.” Aŭdinte tion, la rabisto vidis la metiiston kaj ankaŭ forprenis ankaŭ lian mantelon. La malsaĝulo ne nur perdis ambaŭ mantelon kaj oran moneron de si mem, sed ankaŭ kaŭzis perdon de alia homo. Ankaŭ ordinaraj homoj tiel kondutas. Dum ili praktikas budhismon kaj faras diversajn bonojn, pro la rabo de la kleŝoj, ili ne nur perdas profiton de la bonaj konduto kaj merito, sed ankaŭ kaŭzas degeneron al aliaj. Fine ili falas en la tri suferajn mondojn post morto, kvazaŭ la malsaĝulo, kiu kaŭzis perdon ne nur al si mem, sed ankaŭ al alia homo.
98. KNABO KAJ TESTUDO
Iam knabeto sin amuzis sur la tero kaj trovis grandan testudon. Li intencis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis aliajn: “Kiel mi povas mortigi ĝin?” Iu respondis: “Nur metu ĝin en la akvon kaj ĝi tuj mortos.” La knabo kredis tion kaj tuj metis la testudon en la akvon, sed la testudo forkuris senprokraste. Ankaŭ ordinaraj homoj kondutas same. Ili volas protekti la ses sensorganojn kontraŭ allogoj kaj fari diversajn meritojn, sed ne scias la metodon pri tio. Ili demandas al aliaj: “Per kia metodo mi povas atingi liberecon?” La herezaj alireligiuloj, Marao kaj aliaj maliculoj diris: “Se vi faros diboĉon al la ses sensobjektoj laŭ via kvin pasioj kiel mi diras, vi povos atingi liberecon.” La malsaĝuloj kondutas senpense laŭ ilia propono kaj renaskiĝas en la tri malbonaj mondoj post morto, kvazaŭ la malgranda knabo, kiu metis testudon en la akvon.
KVARVERSOJ
La verkaĵon mi faris kun humuro. Esploru la veran sencon anstataŭ kompreni litere. oni miksis midikamento kun sukero por mildigi maldolĉecon . Medikamento redonas sanon, kaj similas la instruo en la verko. La humuraĵoj en la verko similas sukeron en la medikamento. La meditado de budhismo lumigas lumigas homan mondon. Laksiga medikamento povas purigi la internaĵon. La instruo en la humuraĵoj aperas el budhisma meditado. Similas medikamento Agato28 pakita per folioj. Preninte la medikamenton oni forĵetas la foliojn. La humuraĵoj similas foliojn pakantajn la veron. La saĝuloj prenas la instruon kaj ignoras la humuraĵojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了