乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(45)

82. SEMI TRITIKON

Iam kamparano iris en la kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone en la kampo, li demandis la posedanton: “Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?”

La posedanto respondis: “Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas tiel bone.” La kamparano ebenigis kaj sterkis la kampon laŭ la instruo. Kiam li estis preta por semi, venis al li ektimo, ke la kampo malmoliĝos pro lia piedpremo kaj kaŭze de tio la tritiko ne kreskos bone. Li do elpensis metodon: “Estas pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur la lito portata de aliaj homoj.”

Li do dungis kvar virojn. Ĉiu el ili tenis unu piedon de lito, sur kiu li semis sidante. Sed la kampo des pli malmoliĝis pro la piedpremo. Oni priridis lin pro tio. Li anstataŭigis du piedojn per ok.

Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Post ilia kulturado en la kampo de disciplino, baldaŭ ĝermos la meritoj. Ili devas peti instruon de bona instruisto por ĝermigi la meritojn al la iluminiĝo, sed ili faras diversajn malbonojn kontraŭ la disciplino kaj detruas la meriton el observado de disciplino. Ili similas la malsaĝulon, kiu anstataŭigis du piedojn per ok.

83. VENĜO DE SIMIO

Iam simio ricevis baton de plenaĝuloj, sed ne kuraĝis sin venĝi kontraŭ ili. Ĝi do verŝis sian koleron sur infanojn.

Ankaŭ la malsaĝuloj en la mondo tiel kondutas. Iliaj malamikoj jam mortis pro natura efemereco, sed ilia malamo daŭras al la posteuloj de la malamikoj kiel antaŭe. Pro tio ili pli kaj pli fortigis rankoron kiel la malsaĝa simio, kiu sin venĝis kontraŭ la infanoj batite de plenkreskuloj.

84. BATI HUNDOJN PRO LA LUNA EKLIPSO

Iam antaŭe, kiam la reĝo de Asuroj27 vidis, ke la luno estas tre brila, li do ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis tion al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.

Ankaŭ ordinaruloj kondutas same. Por mildigi la suferon kaŭzitan de malamo, kolero kaj malsaĝo, ili kuŝas sur la dornoj kaj sin turmentas per varmo, simile al la malsaĝuloj, kiuj batis hundojn pro la luna eklipso.

*Asuro: Demoneca dio (责任编辑:admin)