世界语版《百喻经》(7)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Oni refutis: “Se via patro abstinus de volupto, kiel li povus generi vin?” Ĉiuj ridis pri tio. Stulta homo en la mondo intencas laŭdi iun, sed kaŭzas al li malhonoron pro sia senscio pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis la malon.
10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
Antaŭe vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon saman al tiu ĉi?” Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?” La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.” La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.” La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo. Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?” La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.” La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi la plej supran domon unue.” La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen malsupraj du etaĝoj?” La malsaĝulo ripetis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.” Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupra!” Iuj el la kvar kategoriaj disĉiploj8 de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn9. Ili estas maldiligentaj en strebado al la sankteco, sed ili diras: “Mi ne volas la atingon de la malsuperaj tri ŝtupoj de arahannto. Mi nur deziras rekte fariĝi arahanto.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
*8: La kvarkategoriaj disĉiploj: Bikŝuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du kategorioj estas de laikaj budhanoj en budhismo. *9: Tri Juveloj: Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj). Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj.
11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON
Iam antaŭe bramano pretendis, ke li estas tre erudicia, kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis, tenante sian filon en la sino. Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?” La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了