世界语版《百喻经》(33)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| la ŝlimo, sed nenion trovis ĝis elĉerpiĝo!” Pririgardinte la speguliĝon de oro sur la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro troviĝas sur la arbo kaj ĵetas sian bildon en akvon. Li do diris al la filo: “Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon.” La filo grimpis sur la arbon laŭ propono de la patro kaj vere trovis la oron. Ankaŭ malsaĝaj homoj en la mondo tiel kondutas. Fakte ekzistas nenia egoo, tamen ili prenas la kroĉiĝon al si mem por egoo, same kiel la malsaĝulo prenis speguliĝon por vera oro kaj vane klopodis por trovi ĝin, sed gajnis nenian rezulton. 61. LA KREAĴO DE BRAHMA DISĈIPLO
Ĉiuj bramanoj diris: “La Brahmo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo kaj estas la nura kreinto de la mondo.” Iu el la brahmaj disĉiploj diris: “Ankaŭ mi povas krei ĉion.” Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li deklaris, ke li estas plena de saĝo. Li diris al la Brahmo: “Ankaŭ mi volas krei ĉion.” La Brahmo respondis: “Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari.” La disĉiplo eklaboris malgraŭ la deadmono de la Brahmo. Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, la Brahmo diris: “Vi faris la homan kapon tro granda dum la kolon tro maldika; vi faris la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; vi faris la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de piŝaĉo.” De tio oni devas scii, ke ĉio estiĝas laŭ siaj propraj kaŭzoj kaj kondiĉoj, sed tute ne estas kreita de la Brahmo. La predikoj de budhoj estas liberaj de du ekstremaj vidpunktoj, nome eterneco kaj nihilismo. Ankaŭ la Noblaj Okeraj Vojoj estas samaj. Sed la alireligiuloj sin kroĉas al la vidpunktoj de eterneco kaj nihilismo tuj je la vido. Ili trompas la mondanojn en la formo de predikado, tamen ilia instruo kontraŭas la veron.
62. MANĜI FAZANAĴON POR RESANIĜO
Iam antaŭe, iu suferis je serioza malsano. Sperta kuracisto faris diagnozon kaj konsilis al li konstante manĝi fazanaĵon por resaniĝi. La malsanulo aĉetis fazanon en bazaro, sed post kiam li finmanĝis ĝin, li ne plu manĝis pliajn. Poste, la kuracisto vidis la malsanulon, kaj demandis lin: “Ĉu vi jam resaniĝis?” La malsanulo respondis: “Vi konsilis al mi konstante manĝi fazanaĵon. Do mi manĝis unu fazanon, kaj ne plu kuraĝis manĝi pliajn.” La kuracisto riproĉis lin: “Se vi jam manĝis unu fazanon, pro kio vi ankoraŭ ne manĝis pliajn? Kiel vi povas esperi resaniĝon nur per unu fazano!” Ankaŭ alireligiuloj tiel kondutas. Aŭdinte la instruon de budhoj kaj bodisatvoj similaj al kuracistoj, ke oni devas kompreni sian menson, ili kroĉiĝas al vidpunkto pri eterneco kaj misopinias, ke la pasinteco, estanteco kaj estonteco estas konscio kiu neniam variiĝas nek malestiĝas. Iliaj malsaĝo kaj kleŝo estas ne kuraceblaj same kiel la malsaĝulo, kiu ne resaniĝis per manĝo de nur unu fazano. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了