世界语版《百喻经》(9)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
| . Kial vi ankoraŭ neas tion?” Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo. Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, kaj eĉ batis tiun, kiu diris tion.
14. MORTIGI LA GVIDISTON
Iam antaŭe, aro da komercistoj deziris iri al la maro kaj bezonis gvidiston konduki ilin sur la vojo. Ili kune serĉis kaj fine trovis vojgvidiston. Poste ili ekvojaĝis sub lia gvido. Kiam ili iris en dezerton, ili renkontis templon kaj devis dediĉi homon al ĉiela dio por preterpasi. Ili interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas estas niaj parencoj. Kiel ni povus mortigi iun ajn el ni? Nur la gvidisto konvenas por esti oferaĵo.” Do ili mortigis la gvidiston kaj dediĉis lin al la dio. Ili perdis la vojon post la dediĉa rito. Neniu sciis kien iri, kaj ĉiuj perdis la vivon pro malsato kaj laceco. Homoj en la mondo kondutas same. Se ili deziras iri al la maro de la budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Sed ili detruas sian bonan konduton, migras en renaskiĝoj kaj neniam povas trapasi metempsikozon. Ili suferas eterne en la tri suferaj mondoj10. Ili similas al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, perdis la vojon kaj mortis mizere pro malsato kaj laceco.
*10 Tri suferaj mondoj: mondoj de bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. 15. RAPIDA KRESKIGO AL LA REĜIDINO
Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi medicinaĵon, kiu povas tuj fari mian filinon plenkreska.” La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna tempo. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne rigardi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.” La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo post kiam ŝi prenis la medicinaĵon. La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Vere bona estas la kuracisto! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj. Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo. Iuj en la mondo ankaŭ kondutas same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas fariĝi sanktulo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu sukceson.” Per konvena (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了