乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(20)

Ankaŭ ordinaraj homoj similas al li. Turmentate de sennombraj ĉagrenoj kaj persekutate de morto, Marao18 kaj ŝuldatoj, ili volas fuĝi el la vivesteco de naskiĝo kaj morto. Ili iras al budhismo, praktikas bonon kaj akumulas meriton ĝis ili vidas la skatolon de trezoro. Sed ili konfuziĝas pro la spegulo de egoo, misprenas la vidpunkton pri egoo por vero kaj kroĉiĝas al ĝi. Pro tio ili degeneras kaj tute perdas ĉiujn atingojn de meritoj, meditado, kondiĉoj por iluminiĝo, senpasie pura bono kaj sanktaj fruktoj de tri budhismaj skoloj sravaka, pratjekabudha kaj bodisatva. Simile al la malsaĝulo, kiu forĵetis la skatolon de trezoro, ankaŭ la homoj kroĉiĝintaj al egoo kondutas same.

*18. Marao: (Laŭvorte morto) iam nomata sinjoro de Morto, estas budhisma demono, kiu klopodis malhelpi al asketo Gotamo en vekiĝo. (Sidarto)

 36. ELPRENI LA OKULOJN DE ERMITO

Iam ermito sin kulturis en montaro kaj fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per siaj magiaj okuloj li povis vidi ĉiujn kaŝitajn trezorojn kaj valoraĵojn sub la tero.

Informiĝinte pri tio, la reĝo ege ĝojis kaj diris al siaj ministroj: “Kiel ni povos reteni la ermiton, por ke li ĉiam restu en nia lando anstataŭ iri aliloken? Tiel li plimultigos trezorojn en mia trezorejo.”

Malsaĝa ministro tuj iris al la ermito, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: “Mi jam elprenis la okulojn de la ermito, kaj nun li ne plu kapablas iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando.”

La reĝo respondis: “Mi deziris ĉiam restigi la ermiton nur por lia povo vidi ĉiujn kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?”

Homoj en la mondo ankaŭ kondutas tute same. Vidinte, ke ermito praktikas la kvar penadojn19 kaj kontemplas pri malpureco ĉe tombejo sub la arbo en sovaĝa arbaro, ili perforte kondukas lin hejmen por vivteni lin per diversaj manieroj. Tio detruas lian puran praktikadon, malhelpas lian klopodon al la iluminiĝo kaj perdigas lian prudenton. Ili donas malutilon al la ermito kaj ankaŭ ne povas sin profitigi per tio. Do ili klopodas vane tute simile al la malsaĝa ministro, kiu detruis la okulojn de la ermito.

*19. La kvar penadoj: Forigi estiĝintan malbonon, preventi estontan malbonon, estigi estontan bonon kaj disvolvi ekzistantan bonon.

(责任编辑:admin)