乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《百喻经》(42)

76. ASPIRO AL REĜIDINO

Iam antaŭe, kiam kamparano vojaĝis en la ĉefurbo, li vidis, ke filino de la reĝo estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris ŝin tagnokte kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontakti ŝin, sed neniel povis trovi metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis kaj suferis de grava malsano.

Liaj parencoj kaj amikoj demandis lin pri la kaŭzo de la malsano kiam ili vidis lin.

Li respondis: “Mi vidis ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge kaj deziregis kontakti ŝin. Sed mi neniel povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro la sopiro. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos eviti morton.”

La amikoj diris: “Ne maltrankviliĝu! Ni trovos bonan metodon por realigi vian deziron!” Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: “Ni jam kontaktis la reĝidinon por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro.”

Aŭdinte tion, la kamparano ekridis de ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi al si la reĝidinon.

Ankaŭ malsaĝuloj en la mondo kondutas same. Anstataŭ distingi la sezonojn inter printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ili semas en vintro por rikolto, sed klopodas vane, rikoltas nenion kaj ankaŭ perdas ĉiom el ĝermoj, tigoj, branĉoj, kaj folioj. Kun nur iom da merito la malsaĝuloj pretendas sin perfektaj kaj baldaŭ iluminiĝontaj, simile al la kamparano aspiranta la reĝidinon.

77. MELKI VIRAZENON

Iam antaŭe homoj en iu izolita lando neniam konis azenon. Ili nur aŭdis, ke la azena lakto gustas bone, sed neniu bone konis la beston. Foje, kelkaj homoj havigis al si virazenon kaj konkure kaptis ĝin por melki. Iuj kaptis ĝian kapon, iuj kaptis ĝian orelon, iuj kaptis ĝian voston, iuj kaptis ĝian hufon kaj iu eĉ kaptis ĝian penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin por gustumi lakton la unua. La homo kaptanta la azenan penison opiniis, ke ĝi estas mamo. Li do forte premadis ĝin por ricevi lakton. Finfine ili havigis al si nenion ĝis elĉerpiĝo. Ili klopodis vane, akiris nenian rikolton kaj ricevis mokon de la tuta mondo.

Ankaŭ iuj ordinaruloj kaj alireligiuloj tiel kondutas. Ili aŭdas eksterordinaran metodon por sanktiĝo, sed ne scias kiel praktiki ĝin ĝuste. Do ili klopodas laŭ sia kaprico, havas diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentas per nudeco kaj malsato (责任编辑:admin)