世界语版《百喻经》(29)
时间:2024-01-20 07:57 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
La reĝo diris al li: “Antaŭe vi faris amuzaĵon nur por vane plaĉi al miaj oreloj. Mi faris la promeson ankaŭ por vane plaĉi al viaj oreloj.” Ankaŭ la rezulto de la homa vivo estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondoj de la homo kaj ĉielulo povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al vana amuzaĵo.
53. RECIPROKA VENĜO
Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis je piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn aparte masaĝi po unu el la piedoj de tempo al tempo. La lernantoj ĵaluzis kaj malamis unu kontraŭ la alia. Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono. Post kiam li revenis, li ege koleris pro tio kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi. Ankaŭ iuj lernantoj de budhismo kondutas same. La lernantoj de Mahajano riproĉas Teravadon, dum la lernantoj de Teravado reciprokas la riproĉon kontraŭ Mahajano, kaj tiel ili detruas budhajn instruojn de ambaŭ skoloj pri Mahajano kaj Teravado.
54. LA KAPO KAJ VOSTO
Iam vivis serpento. Ĝia vosto diris al la kapo: “Mi devas rampi antaŭe.” La kapo respondis: “Mi ĉiam rampas antaŭe. Do pro kio vi subite volas anstataŭi min?” Kiam la kapo ekrampis antaŭen, la vosto sin kroĉis al arbo kaj rifuzis moviĝi. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento falis en fajron kaj mortis de brulo. Ankaŭ iuj instruistoj kaj lernantoj kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj sed ĉiam gvidas antaŭe, dum la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro juneco, la lernantoj ne bone konas disciplinon kaj ofte kontraŭas ĝin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj kune falos en la inferon pro la rilato inter si mem.
55. LOJALA SUBULO
Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo savis la reĝon el danĝero spite sian propran vivon. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis plenumi la deziron de la lojalulo. La reĝo demandis lin: “Kion vi deziras? Mi donacos ĉion ajn al vi laŭ via deziro.” Sed la subulo respondis: “Kiam vi bezonas iun razi al vi la barbon, bonvolu lasi min servi al vi.” La reĝo respondis: “Se tio plaĉas al vi, mi plenumos vian deziron.” (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《六祖法宝坛经》
- 下一篇:没有了